La 5-an de marto, Hu Jintao, Jia Qinglin, Zeng Qinghong kaj aliaj gvidantoj de Komunista Partio Ĉinio kaj de la ŝtato, respektive partoprenis en propra delegacio kaj diskutis registaran labor-raporton. Ili postulis, ke tiuj provincoj kaptu bonŝancon, plirapidigu ekonomian disvolvon kaj samtempe pli atentu viv-tenon de la popolo.
En Pekino okazas jara regula sesio de Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta ŝtata aŭtoritata instanco de Ĉinio. Partoprenante en diskuto de la tibeta delegacio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao diris, ke la Tibeta Aŭtonoma Regiono praktike utiligu historian bonŝancon de funkciigo de Qinghai-Tibeta Fervojo kaj igu, ke la fervojo pli bone servu por akceli ekonomian kaj socian disvolvojn de Tibeto kaj por feliĉigi diversnaciecajn popolamasojn de Tibeto.
En la sama tago, Wu Bangguo, prezidanto de Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, partoprenis en ekzamena diskuto de delegacio de Anhui-provinco. Li esprimis esperon, ke la provinco kaptu gravan ŝancon de prosperiĝo de la meza regiono, tenu ekonomian konstruadon kiel centron kaj realigu bonan kaj rapidan disvolvon de ekonomio kaj socio.
|