• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-06 15:07:27    
Fame Konata Rongbao-zhai sur Strato Liulichang

cri
Sur tiu ĉi antikva strato ne mankas cent-jare aĝaj firmaoj, kaj la butiko Rongbao-zhai estas unu el ili. Origine ĝi nomiĝis "Songzhu-zhai", fondiĝis en la jaro 1672, kaj jam aĝas pli ol 300 jarojn. Ĝi kvazaŭ estas muzeo de la ĉina tradicia kulturo. "Lignogravura filigrano" estas rara teknologio propra de Rongbao-zhai, kaj la kopiitaĵo preskaŭ tute sama kiel originalo. Laŭ rememoro de s-ro Hou Kai, eksa direktoro de Rongbao-zhai, siatempe s-ro Qi Baishi, fama piktura majstro de Ĉinio, iam forte admiris la teknologion "ksilografia filigrano" de Rongbao-zhai. Li diris:

"Kiam la majstro venis al nia butiko, junuloj tuj lin ĉirkaŭis kaj petis lin distingi, kiu pentraĵo estas lia originala verko. Li ek-serĉis, tamen ne povis distingi klare. Oni telefonis al laborejo kaj demandis teknikiston, tiam la lasta respondis, ke oni inversu la pentraĵon kaj montru ĝian dorsflankon: se la dorsflanko estas pura, do estas kopiaĵo, se la dorsflanko estas malpura, do ĝi estas la originala."

La nuna butiko Rongbao-zhai estas antikveca konstruaĵo kun gravuritaj traboj kaj surpentritaj kolonoj, kaj areas je pli ol 3 mil kvadrataj metroj. Krom kaligrafaĵoj, pentraĵoj kaj leterpaperoj, en la butiko vendiĝas ankaŭ tradiciaj kulturaj uzaĵoj, ekzemple skribilo, inko, papero kaj inkujo. Precipe la ŝtono nomata Tianhuang, konata kiel "reĝo de ŝtonoj", estas ege ŝatata de vizitantoj. Ĉinaj literatoroj kaj kleruloj opinias, ke la tradicia sigelilo el tia ŝtono povas manifesti pli altan edukitecon kaj pli bonan guston ol gemo kaj smeraldo. La butiko Rongbao-zhai rezervas en si pecon de tia ŝtono pezan je pli ol 4 kilogramoj, kaj ĝi estas unu el la plej grandaj pecoj de la ŝtono Tianhuang ĝis nun trovitaj en la mondo, kun la ne-taksebla valoro. Krome la butiko posedas ankaŭ galerion, kie vendiĝas kaligrafiaj kaj pikturaj verkoj de proksimume mil en- kaj ekster-landaj famaj majstroj, kaj oni nomas ĝin "plej granda galerio de Azio".

La strato Liulichang kun la tradicia kultura trajto de Ĉinio allogas ankaŭ turistojn el diversaj mondpartoj. S-ro Greg Leonard el Usono diris, ke la unuan fojon li venis ĉi tien kaj estas tuj interesata de tiu antikva strato. Li diris:

"Ĝi estas gusto-plena strato, kaj ĉiuj vendejoj estas antikvecaj. La varoj de la butikoj estas ne nur tre interesaj, sed ankaŭ raciaj je prezoj. Mia impreso pri tiu ĉi loko estas simila al tiu pri Pekino. Estas la unua fojo por mi vidi ĉi tian lokon."