• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-06 16:03:52    
Alilandaj personoj komentis pri konceptoj de "harmonia mondo" kaj "paca evoluado"

cri
En sia raporto pri la registara laboro okaze de la regula jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta ŝtata regpotenca organo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke Ĉinio firme kaj neŝanceliĝe iras la vojon de paca evoluado, kaj volontas klopodi kune kun diverslandaj popoloj por impulsi konstruadon de la harmonia mondo kun longedaŭra paco kaj komuna prospero. Publika opinio rimarkis, ke de la lastaj jaroj, la konceptoj elmetitaj de Ĉinio pri "harmonia mondo" kaj "paca evoluado" jam fariĝis varm-punktaj temoj diskutataj en la internacia socio. Kion opinias alilandaj personoj pri tiuj konceptoj? Nun ni faru iom detalan konigon.

La 5-an de marto, en sia raporto pri la registara laboro, ĉefministro Wen Jiabao diris:

"Por konstrui la harmonian mondon, necesas egaleco kaj demokratio en la politiko, reciproke utila kunlaboro en la ekonomio, interfluo kaj komuna progreso en la kulturo. Kaj pere de la amikeca kunlaboro, ĉiuj landoj devas kune trakti tutglobajn tradiciajn aŭ ne-tradiciajn defiojn pri sekureco, por realigi longedaŭran pacon kaj komunan prosperon de la mondo. Vizaĝe al la komplika kaj ŝanĝema monda situacio, ni firme kaj senŝanceliĝe iras la vojon de paca evoluado."

En la gazetara konferenco okazinta la 6-an de marto en Pekino, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Li Zhaoxing konigis rimedojn de Ĉinio por efektivigi tiujn konceptojn. Li diris:

"En eksteraj aferoj, ni klopodas por impulsi pacan kunekziston, egalecan reciprokan traktadon kaj reciproke utilan kunlaboron, komunan evoluadon, reciprokan konfidon kun najbaraj landoj kaj solvon de disputoj per dialogo kaj aliaj diplomatiaj rimedoj."

Profesoro Anil K. Gupta el la usona Universitato de Marilando opinias, ke la apelacio de la ĉina registaro pri konstruado de la harmonia mondo kaj ĝia persisto en la vojo de paca evoluado estas kompakte interligataj. Li diris:

"Miaopinie, la koncepto pri paca evoluado estas tute kongrua kun la iniciato pri konstruado de la harmonia mondo. Paca evoluado aludas al harmoniaj rilatoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj ĝia centra signifo estas koncepto pri la duopa venko. La evoluado de Ĉinio ne signifas perdon de aliaj landoj."

Tajlanda ambasadoro en Ĉinio s-ro Jullapong Nodsrichai diris:

"Ĉar Ĉinio estas granda lando, tial aliaj landoj ĉiuj atentas pri direkto de la ĉina evoluado. Ĉinio akcentas la pacan kaj harmonian evoluadon, pro tio aliaj landoj sentas ĝojon kaj trankviliĝon."

Iuj alilandaj personoj opinias, ke la konceptoj pri "harmonia mondo" kaj "paca evoluado" elmetitaj de Ĉinio originis el la tradiciaj kulturo kaj filozofio de Ĉinio. S-ro Pan Guoju, estro de Alta Instituto sub Politeknika Universitato de Singapuro, diris:

"La ĉina kulturo substrekas afablecon, harmonion kaj pacon. Se Ĉinio prenos la stabilan kaj harmonian vojon, ĝi estos aprobata ne nur de evoluintaj landoj, sed ankaŭ de landoj de la tria mondo."

Eksa franca ambasadoro en Ĉinio s-ro Jean-pierre Lafont opinias, ke harmonio estas bazo de la ĉina filozofio, kaj la mondo bezonas harmonion. Li diris:

"Post interfluo kaj interkompreniĝo, oni povas nuligi reciprokan suspektemon kaj pliigi amikecon inter si."

Intervjuate, alilandaj personoj ĝenerale opinias, ke ankoraŭ pli grave estas, ke Ĉinio, per siaj konkretaj agoj, praktikas siajn konceptojn, aktive aliĝas al internaciaj aferoj kaj montras la figuron de respondeca granda lando.