La 6-an de marto, ĉina eksterafera ministro Li Zhaoxing esprimis, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Japanio en diversaj kampoj, inkluzive de ekonomio, komerco, scienctekniko, medi-protekto kaj internaciaj aferoj.
Li esprimis en gazetara konferenco de la 5-a sesio de la 10-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso, ke la ĉina flanko volas laŭ spirito de komunaj politikaj dokumentoj de la du landoj, aktive disvolvi bonnajbaran amikecan kunlaboron. La ĉina flanko ankaŭ volas fari interkonsiliĝadon kun Japanio pri problemo de Orienta Maro, persisti en direkto de komuna ekspluato, serĉi rimedon akcepteblan de la du flankoj kaj lasi la Orientan Maron esti amika maro, kunlabora maro kaj paca maro.
|