• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-07 15:53:50    
Atesti historion kaj senti brilon---membroj de PPIK el Hongkong varme diskutis pri 10-a datreveno de hongkong-a reveno

cri
La 1-an de julio en 1997, Hongkong revenis al la patrolando, tio fariĝis monde atentata afero. Nun, 10 jaroj pasis, oni do povas resumi hongkong-ajn evoluon kaj ŝanĝiĝojn. Sed kiujn vortojn hongkong-aj membroj, partoprenantaj en la 5-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, elektis?

"Viveca"

"Renoviĝo de tago al tago"

"Stabileco kaj harmonio"

"Laŭgrade eniras en bonan situacion"

En ĉifoja sesio, "reveno" fariĝis unu el la vortoj, plej multe elmetitaj de hongkong-aj membroj, kaj la hongkong-a evoluado post la reveno fariĝis varme pridiskutata de membroj. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu raporton ĉiflanke.

Antaŭ 10 jaroj, membrino de la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj vicprezidantino de hongkong-a virina asocio sinjorino Jiang Liyun ĉeestis al la hongkong-a revena ceremonio kaj vidis fondiĝon de la speciala administra regiono kaj ĵuron de la registaro de la speciala administra regiono. En la lastaj 10 jaroj, ŝi ankaŭ persone travivis vojon de Hongkong post la reveno al la patrolando. Ŝi fiere diris, ke ŝi estas atestantino de la 10 jaroj de la hongkong-a reveno.

"Kiam Hongkong revenis en 1997, mi estis tre kortuŝita, havis multajn sentojn kaj multajn esperojn. Hongkong finfine revenis al la patrolando! Mi havis la senton de ploro."

Post la reveno de Hongkong, realiĝis la granda politika imago pri "unu ŝtato kun du socisistemoj". De tiam la ĉina centra registaro senŝanceliĝe plenumas la orientilon "unu ŝtato kun du socisistemoj", "administrado de hongkong-anoj al Hongkong" kaj altgrada aŭtonomeco, rigore faras aferojn laŭ "Baza Leĝo". Dum la lastaj 10 jaroj, la hongkong-a ekonomio sinsekve travivis azian financan ŝtormon, malprosperon de la tutmonda ekonomio kaj epidemian staton de sarso, sed forte subtenata de la centra registaro, la registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono laŭleĝe kaj efike plenumis polition, multaj hongkong-anoj klopodis, kaj hongkong-aj statusoj de navigacia centro, internacia financa centro kaj turisma centro plue estis solidigitaj kaj disvolvitaj.

Membro de la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj estro de hongkong-a ekonomia kaj komerca asocio sinjoro Li Xiuheng diris kun profunda sento, ke subteno de la centra registaro, precipe la plenumo de "Aranĝo pri Establigo de Pli Intimaj Ekonomiaj kaj Komercaj Rilatoj inter Ĉeftero kaj Hongkong" estas la grava garantio al tio, ke en mallonga tempo la hongkong-a ekonomio forte revigliĝis.

Sekve de sukcesa plenumo de "unu ŝtato kun du socisistemoj" kaj "administrado de hongkong-anoj al Hongkong" kaj kresko de konkurenca forto de la hongkong-a ekonomio, la ŝtat-rekono de hongkong-anoj senĉese altiĝis. Intervjuate, membro de Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj eksa estro de Hongkong-a Scienc-teknika Universitato sinjoro Wu Jiawei diris:

"Daŭras ĉiuj antaŭaj bonaj flankoj en Hongkong, kaj ne reaperis tiuj problemoj, kiujn oni antaŭe timis, tial en ĉi tiu stato pli kaj pli da homoj konas naciajn koncepton kaj kulturon."