![]( /mmsource/images/2007/03/07/07030701.jpg)
La 6-an de marto en Pekino, funkcias jara regula sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso---ĉina plej supera regpotenca instanco. En tiu tago, ĉinaj ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao partoprenis en diskuto de reprezentantoj respektive de la provinco Hunan kaj la provinco Gansu kaj diskutis kun ili pri ŝtataj aferoj.
Serioze aŭskultinte parolojn de 10 reprezentantoj el diversaj kampoj, Hu Jintao manifestis sian vidpunkton pri gravaj punktoj de la registara laboro kaj disvolviĝo de agrikulturo kaj industrio. Li diris, ke necesas konformi al volo de popolanoj al riĉeco, justo kaj trankvilo kaj solvi problemojn pri interesoj, kiuj estas plej atentataj, rektaj kaj realaj por la popolanoj. Necesas plifortigi subtenon al agrikulturo kaj kamparo, klopodi por disvolvi modernan agrikulturon, akceli kontinuan enspezo-kreskadon de kamparanoj kaj trejni novtipajn kamparanojn. Necesas senŝanceliĝe persisti en novtipa industria vojo, klopodi por kulturi kaj fortigi industrion kun supereco, altigi kapablon de memdecida novigo kaj plifortigi laboron pri energio-ŝparo, konsumo-redukto kaj pri media protekto.
Ĉefministro Wen Jiabao faris diskuton kun reprezentantoj pri grandigo de forto rilate al solvo de problemoj agrikultura, kampara kaj kamparana kaj pri plifortigo de konstruo de bazaj instalaĵoj kaj ekologia medio. Li diris, ke li atentas protekton de ekologia medio en la tuta lando, ĉar la protekto ne nur havas la rilatojn kun ekonomia kaj socia kontinuigebla disvolvo, sed ankaŭ koncernas al vivkondiĉo de popolanoj kaj eĉ monda medi-protekta afero.
Li emfazis, ke necesas senŝanceliĝe persisti en orientilo pri protekto de ekologia medio, meti la laboron en gravan pozicion de ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj klopodi por akceli harmonion inter homo kaj la naturo.
|