La 7-an de marto, en Pekino estro de ĉina Ŝtata Komitato pri Disvolvo kaj Reformado Ma Kai esprimis, ke Ĉinio daŭre alprenos pozitivajn rimedojn por regi rapidan kreskon de investo al fiksa kapitalo.
Ma Kai esprimis tion en gazetara konferenco de jara sesio de Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke post 3-jara penado, Ĉinio jam unuapaŝe regis la trorapidan kreskon de investo al fiksa kapitalo.
|