• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-07 19:45:51    
Propono de Sergeo Krayukhin por E-movado

cri
Sergeo Krayukhin el Rusujo, Sankta Peterburgo, proponas ke la movado ĝienerale kaj UEA multe pli okupiĝu pri la grafikaj talentoj, kiujn ni havas.

Antaŭ pli ol dek kvin jaroj estis alparolo de UEA al ĉiuj esperantistoj kun peto proponi ideojn pri rimedoj pli aktivigi la lingvan disvastiĝon. Tiam mi multe diskutis kun diverslandaj esperantistoj. Nun mi pli ĝuste konas la movadan situacion kaj UEA-agadon. Kiel profesiulo kaj spertulo mi povas certe konfirmi, ke por UEA kaj por la tuta movado treege mankas vidaj reklamaĵoj. Ne estas sekreto, ke ĉiuj prosperaj organizaĵoj, kompanioj, kluboj, politikaj partioj neniam forgesas pri la reklamaĵoj. Videbla reklamo agadas pli rapide, pli rimarkeble, ofte pli rezulte. Kompreneble, plenumi la reklamon devas specialistoj, alie aperas malreklamo aŭ malforte la utila. Rememoru, ĉu vi povas en profundo de via animo tuj trovi iun ajn por vi novan organizaĵon serioza, se ĝi ne havas altnivelan aspekton? Pli eventuale vi trapasos preter sen atento.

Ial UEA NENIAM organizas konkursojn, ekzemple, pri esperanto-plakatoj, afiŝoj, bildkartoj, kalendaroj, esperantlibrajilustraĵoj, k.t.p. Ĉu esperantlingva literaturo ne bezonas esti aspekt-agrabla? Mi dezirus, ke la libroj, la lernolibroj estus kiel eble pli agrablaj por homaj okuloj. Epoko de neceso eldoni nur grandtiraĝaj plakatoj, bildkartoj pro novaj teknikaj rimedoj trapasis jam antaŭlonge, sed ial la multdiversajn oni ne vidas dum la kongresoj, la internaciaj renkontoj, en la revuoj. Por mi estus normala afero vidi dum la kongresoj ekspozicion de la plakatoj, bildkartoj kun eblo aĉeti ilin. Laŭ mia propra observaĵo, preskaŭ ĉiuj pentristoj lasas la movadon pro sia ne bezonato por la movado. Se iu opinias, ke vidreklamo ne povas esti aktiva en la movado pro manko da mono tiu eraras terure multe. Multfoje mi vidas kiel oni mendas sian presreklamon kaj poste, sukcese vendas ĝin. De tempo al tempo, bedaŭrinde tre malofte mi pentras, desegnas kaj en mia laborejo po iomete presas la esperantbildetojn. Kun la letero mi sendas por vi kelkajn faritajn por mia ŝatata societo, bedaŭrinde nur por la societo.

Kun deziro sukcesojn je via grava agado

S. Krajuhxin