• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-08 15:05:43    
Ĝojeco kaj maltrankvilo de iu reprezentanto---Intervjuo al reprezentanto Wang Yue'e (foto)

cri

La 5-an de marto, en sidlokoj por reprezentantoj de la 5-a sesio de la 10-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso, iu juna reprezentantino kun simpla vesto absorbiĝe aŭskultis raporton fare de ĉina ĉefministro Wen Jiabao pri registara laboro. Kiam Wen Jiabao menciis tion, ke la centra financo asignos 184 miliardojn da juanoj por deviga edukado en la kamparo kaj lernopago kaj kromaj elspezoj de 52 milionoj da lernantoj en la stadio de la deviga edukado en ĉinaj okcidenta kaj partaj mezaj regionoj estos nuligataj, la okuloj de Wang Yue'e brilis da ĝojo. Ĉar la politiko estas tre grava. Ŝi estas Wang Yue'e, reprezentanto de kamparaj instruistoj.

Wang Yue'e estas estro de la elementa lernejo Espero de la urbeto Wangying de la gubernio Yangxin en la urbo Huangshi de la provinco Hubei. Ŝi naskiĝis en familio de instruisto kaj diplomiĝinte iris sur podion de elementa lernejo en montregiono. De tiam ŝi neniam forlasis la podion. Nun unuafoje, kiel reprezentanto, ŝi eniras en la Popolan Halon. Ŝi diris, ke ŝia unua propono estas pri edukado. Ŝi diris:

"Mia unua propono estas pri reformado de sistemo de la deviga edukado. Tiam mi ne lertis en uzado de komputilo kaj ankaŭ ne posedis tian ilon, tial mi plenumis la proponon per plumo. 11 proponoj prezentitaj de mi en la unua jaro de mia servo kiel reprezentanto estis skribitaj per plumo."

Parolante pri tio, Wang Yue'e estas iom ruĝa. Nun ŝi jam komprenas uzadon de komputilo, tamen ŝi ankoraŭ estas unika instruisto en la elementa lernejo Espero, kiu scipovas simple uzi komputilon. Wang Yue'e diris, ke kvankam en montregiono estas peniga kondiĉo, tamen de la lastaj kvin jaroj, vojo por lernejo-vizito de tieaj lernantoj estas pli kaj pli ebena kaj pli kaj pli multaj geknaboj povas eniri en lerno-ĉambron. Politiko menciita en la raporto de registara laboro pri tio, ke lernopago kaj kromaj elspezoj de 52 milionoj da lernantoj en la stadio de la deviga edukado en ĉinaj okcidenta kaj partaj mezaj partoj estos nuligataj, sendube estas granda bona informo por Wang Yue'e kaj ŝiaj lernantoj. Ŝi diris:

"Nia gubernio estas ŝtatnivele malriĉa gubernio kaj en nia gubernio kaj en la gubernio Tongshan, en januaro de la kuranta jaro, oni efektivigis la politikon pri nuligo de lernopago kaj kromaj elspezoj. Al ege malriĉaj familioj, la politiko donas grandan helpon. Sen tiu politiko, geknaboj de tiuj familioj ne povas viziti lernejon. Tio estas nekalkulebla favoro al kamparanoj."