• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-08 16:38:48    
"Skizo de Leĝo pri Reala Rajto" estis prezentita por ekzamena diskuto

cri
La 8-an de marto, alte atentata "Skizo de Leĝo pri Reala Rajto" estis prezentita al Tutlanda Popola Kongreso, la plej supera aŭtoritata instanco de Ĉinio, por ekzamena diskuto. Antaŭ tio, la skizo jam akceptis 7-fojan ekzamenan diskuton de Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso, la konstanta organizo de la kongreso. Ĝi tenas fundamentan ekonomian sistemon de Ĉinio kiel principon kaj klare difinas fari egalan protekton al realaj rajtoj landa, kolektiva kaj privata. Nun bonvole aŭskultu la detalon.

"Leĝo pri Reala Rajto", kiel fundamenta civilafera leĝo kaj grava konsistiga parto de Civila Leĝo, difinas posedaĵajn rajtojn. En la 8-a ĉi-monate, Wang Zhaoguo, vicprezidanto de Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso, faris eksplikon al preskaŭ 3 000 kongresanoj pri la skizo. Li diris, ke ĝi estas "grava nemankigebla leĝo ludanta apogan rolon en leĝ-sistemo kun ĉina trajto".

Li konigis, ke troviĝas 4 flankoj de leĝdona principo de la skizo.

"El la ŝtata situacio de Ĉinio kaj la realeco; ĉiuflanke kaj ekzakte persisti en la fundamenta ekonomia sistemo; laŭ difino de la konstitucio kaj leĝoj, plenumi egalan protekton al realaj rajtoj ŝtata, kolektiva kaj privata; laŭ situacio de perdiĝo de la ŝtataj propraĵoj, plifortigi protekton al la ŝtataj posedaĵoj; ĉiuflanke kaj ekzakte enkorpigi fundamentan politikon de la nuntempa kamparo; protekti interesojn de vasta amaso de kamparanoj; laŭ problemoj urĝe normigotaj en la reala vivo, akordigi ĉiujn interesajn rilatojn kaj akceli socian harmonion."

Kiel Ĉinio, lando kun publika posedsistemo, faros egalan protekton al publika kaj privata realaj rajtoj? Wang Zhaoguo esprimis

"Premise de klara laŭleĝa aparteneco de posedaĵo, realaj rajtoj ŝtata, kolektiva kaj privata devas esti egale protektataj. Egala protekto ne signifas, ke samaj estu statuso kaj rolo de diferencaj posedsistemaj ekonomioj. En gravaj industrioj kaj ŝlosilaj kampoj rilataj al la ŝtata sekureco kaj ekonomia sekureco, reg-forto de la ŝtata ekonomio devas esti garantiata. Kaj tio estas jam difinita en ekonomia leĝo kaj administra leĝo."

Laŭ la skizo, "Leĝo pri Reala Rajto" faros protekton ne nur al laŭleĝa enspezo, domoj kaj ĉiutagaj uzataĵoj de privatuloj, sed ankaŭ al privataj ŝparaĵoj, investoj kaj profitoj. Krome, la leĝo malpermesas, ke ia ajn laborunio aŭ individuo invados, rabos aŭ detruos laŭleĝan privatan posedaĵon. Wang Zhaoguo konigis kialon kaj influon de ellaboro de tiuj difinoj.

"Depost reformado kaj malfermo, rapide disvolviĝas la ekonomio, senĉese altiĝas la popola vivo kaj pli kaj pli multiĝas privataj posedaĵoj. Praktika protekto al privataj posedaĵoj ne nur estas difino de la konstitucio, sed ankaŭ komuna volo kaj urĝa postulo de la popolo. Tiuj difinoj ne nur pluapaŝe perfektigas leĝ-sistemon de protekto al privataj posedaĵoj sed ankaŭ estas utilaj por veki aktivecon de popolamasoj en kreo kaj akumulo de riĉaĵoj kaj por akceli la socian harmonion."

En kamparo, la tero estas plej intime rilata al la kamparanaj riĉaĵoj. La skizo ne nur faris klaran kaj rigoran difinon al protekto de agro, sed ankaŭ faris detalan difinon al kriterio kaj procezo por kompenso de rekviziciita tero.

Aŭskultinte eksplikon de la skizo, preskaŭ 2 000 kongresanoj, reprezentantaj 1, 3 miliardojn da ĉinoj, faros kompletan kaj atenteman ekzamenan diskuton al la skizo, kaj strebos por altigi leĝdonan kvaliton.