• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-09 07:46:33    
Pluki Aǔtunon

CRI

Apenaǔ aǔtuno komenciĝis, la suno demetis nubecajn gantojn. Starante sur tia alto, kian ni neniel povas atingi, la suno etendas siajn longegajn manojn kaj karesas la vizaĝon de pomo – la pomoj ruĝiĝas; fingre faras kombon sur la kapeto de sorgo – la sorgoj maturiĝas; iom klinas sin kaj nerimarkate ŝovas kelkajn ormonerojn en la "burson" de sojfabo – la sojfaboj tre ĝojas kaj eksplodas per grapoloj da ridoj; ankoraǔ pli klinas sin kaj prenas rizon al sia sino... kien la mano de la suno etendiĝas, tie vigleco disŝprucas; kien la sunaj piedoj atingas, tie novaĵo pri riĉa rikolto disflugas.

Aǔtuno. Maturas melonoj, en kampoj; dolĉas fruktoj, sur arboj. Ĉio logas vilaĝajn bubojn. Folkloro diras, ke en la mezo de la 8-a monato, pluki aǔtunon ne estas ŝteli. "Pluki aǔtunon" fakte signifas "ŝteli en aǔtunmezo". De longe tiu moro ekzistas en mia hejmoloko. Legendo diras, ke la lastajn jarojn de la dinastio Yuan (1206—1368) aperis kamparana insurekcio en la baseno de la rivero Huaihe. La ribela armeo havis rigoran disciplinon; kien ajn ĝi iris, ĝiaj soldatoj neniom tuŝis objektojn de popolanoj. En iu tago ĝi okupis la bordon de la menciita rivero, noktomeze, por ne ĝeni lokanojn, la tuta armeo noktis en sovaĝejo. Pluraj batalantoj, ne povantaj plu elteni malsaton, plukis kelkajn melonojn. Informite pri tio, komandoro intencis puni ilin matene de la sekva tago. Tion eksciis vilaĝanoj, kiuj alkuris, unu post alia, por peti, ke la komandoro indulgu tiujn soldatojn. Dume iu olda kriis improvize, "Okamonate pluki aǔtunon ne esta ŝteli!" Tio evitigis al tiuj soldatoj la punon. Kaj tiu tago estis ĝuste la festo Aǔtuna Mezo (aŭ "Aŭtunmeza Festo"). Sekve "pluki aǔtunon" fariĝis moro. Poste ŝtelaj plukantoj estis plejparte petolaj knaboj. Kaj kiom ajn la "aǔtuno" perdiĝu, neniu familio plendis.

En la infaneco mi kaj aliaj buboj tre ofte "plukis aǔtunon" en nia vilaĝo.

Vespere de aǔtuna mezo, leviĝis la ronda luno. Post vespera manĝo, ni kolektiĝis ĉe kotona kampo de produkta brigado kaj gaje babilis. La luno atingis kulminon kaj malavare disverŝis kaskadecajn brilojn. Perlis rosgutoj sur kotonaj folioj kaj herbaj.

"Pluki aǔtunon!" Ies voĉo fendis la firmamenton, kaj ni disiĝis rapide. Aǔtuno, sezono de maturiĝo. Disŝvebis aromo de melonoj, kukurboj kaj aliaj fruktoj. Ni ĉiuj jam tikliĝis de frandemo. Ni bone sciis, ke oni devas pluki ion tute maturan, ĉar nematura peco rifuzas manĝon; kaj estus jam peko, se ni forĵetus tian pecon. Aliflanke ne decis, ke ni forpluku ĉiun maturan pecon, ni do devas lasi iujn maturajn pecojn por aliaj plukontoj.

Post ne longe ni rekuniĝis, kunportante respektivajn predojn, por komuna ĝuo. Ni, kvazaǔ bestidoj, jen voris, jen glutis, ege kontentaj, akompanate de gajaj ridoj.

Tiel ni fariĝis "ŝtelistetoj" lertaj kaj spertaj. Kaj plurajn noktojn daǔris tia plukado. De tempo al tempo aǔdiĝis "Kaptu ŝtelistojn!" Tamen kapta ago ne sekvis la krion. En la sekva tago vilaĝanoj gaje babilis pri tia okazintaĵo.

Vere bona la moro "Pluki aǔtunon". Eĉ nun mi ankoraǔ admiras la antaǔajn generaciojn pro iliaj amo kaj indulgemo al vilaĝaj knaboj. Cetere, tia moro manifestis ankaǔ dolĉon kaj varmon.

(Miao Xinhua)