• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-09 15:48:51    
TPK ekzamenas Leĝon pri Laǔenspeza Imposto de Entreprenoj

cri

En la 8-a de marto la Ĉina Ŝtata Konsilantaro prezentis la skizon de la Leĝo pri Laǔenspeza Imposto de Entreprenoj al la Sesio de la Tutlanda Popola Kongreso nun iranta en Pekino. La nova leĝo pri imposto elmetis ŝanĝi la nunan impostan sistemon kaj unuigi la laǔenspezan imposton de la entreprenoj kun enlandaj kapitaloj kaj de tiuj kun eksteraj kapitaloj.

En la fino de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento Ĉinio ekpraktikis la politikon de reformado kaj malfermo. Por altiri al si eksterajn kapitalojn kaj disvolvi ekonomion, Ĉinio prenis malsamajn impostajn politikojn por la eksterkapitalaj entreprenoj kaj la entreprenoj kun enlandaj kapitaloj kaj ellaboris respektivan leĝon por tiuj du specoj de entreprenoj. Laǔ la nuna imposta sistemo praktikata en Ĉinio, la laǔenspeza imposta proporcio por la entreprenoj kun enlandaj kapitaloj kaj por la eksterkapitalaj entreprenoj same estas 33%, tamen fakte la eksterkapitalaj entreprenoj en kelkaj specialaj regionoj de Ĉinio ĝuas la favoran impostan proporcion de 24%, kaj eĉ 15%, tio kaǔzis, ke la meznombra imposta proporcio por la entreprenoj kun enlandaj kapitaloj estas pli alta ol tiu por la eksterkapitalaj entreprenoj je preskaǔ 10%.

Farante klarigon pri la skizo de la nova Leĝo pri Laǔenspeza Imposto de Entreprenoj al la reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso, ĉina ministro pri financo s-ro Jin Renqing montris, ke kun la disvolviĝado de Ĉinio, la nuna imposta sistemo kun malsama traktado al la entreprenoj kun enlandaj kapitaloj kaj la eksterkapitalaj entreprenoj jam ne konformas al la postulo de la nova situacio. Li diris:

"Post aliĝo al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio pluapaŝe malfermas sian enlandan merkaton al eksteraj kapitaloj. Ankaǔ la entreprenoj kun enlandaj kapitaloj iom post iom kunfandiĝas en la monda ekonomia sistemo kaj alfrontas pli kaj pli grandan konkurencan premon. Se ni daǔre praktikos la impostan sistemon kun malsama traktado al la entreprenoj kun enlandaj kapitaloj kaj la eksterkapitalaj entreprenoj, tio nepre metos la entreprenojn kun enlandaj kapitaloj en la pozicion de neegala konkurencado kaj ĝenos starigon de la merkata medio de unueco, normaleco kaj egala konkurenco."

Jin Renqing diris, ke en ellaborado de la skizo de la Leĝo pri Laǔenspeza Imposto de Entreprenoj, oni prenis referencon de la internacia konvencio kaj difinis, ke al ĉiuj entreprenoj kun enlandaj kapitaloj kaj eksterkapitalaj entreprenoj oni apliku la saman laǔenspezan imposton, kiu estas 25%.

Jin Renqing diris, ke post la praktikado de la nova leĝo pri imposto, la nominala imposta proporcio por la entreprenoj kun enlandaj kapitaloj falis je 8%, de la antaǔaj 33% ĝis la nunaj 25%. Ankaǔ la nominala imposta proporcio por la eksterkapitalaj entreprenoj falis je 8%, de la antaǔaj 33% ĝis la nunaj 25%. Li opinias, ke la nova leĝo ne alportos grandan influon al produktado kaj funkciado de eksterkapitalaj entreprenoj, ĉar oni prenas transiran favoran rimedon al malnovaj entreprenoj. Li diris:

"Konsiderante tion, ke post la praktikado de la nova leĝo, partaj eksterkapitalaj entreprenoj ankoraǔ ĝuos favorajn rimedojn, ili do ne estos multe influataj de la nova leĝo."