• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-10 16:23:13    
Hu Jintao kaj ĉinaj gvidantoj respektive ĉeestis al grupa ekzamenado de Sesio de Tutlanda Popola Kongreso

cri

La jara regula kunveno de la Tutlanda Popola Kongreso – la plej alta ŝtata regpotenca institucio de Ĉinio – nun iras en Pekino. En la 9-a de marto, gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Wen Jiabao, Jia Qinglin kaj aliaj respektive ĉeestis al la grupoj de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aǔtonoma Regiono, la provinco Zhejiang kaj aliaj regionoj de la Tutlanda Popola Kongreso por ekzameni la skizon de la Leĝo pri Reala Rajto kaj la skizon de la Leĝo pri Laǔenspeza Imposto de Entreprenoj kaj elmetis siajn opiniojn pri plirapidigo de la ekonomia kaj socia evoluado en naciminoritataj regionoj.

Ĉeestante al la ekzamenado de la grupo de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aǔtonoma Regiono, Hu Jintao emfazis, ke oni devas kapti la novan ŝancon de regiona kunlaborado, aktive partopreni en plurregiona kunlaborado, kia konstruado de liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj pluapaŝe larĝigi eksteran malfermon kaj reciproke utilan kunlaboradon.

Ĉeestante al la ekzamenado de la delegacio el la ĉina suda provinco Hainan, Wen Jiabao esprimis, ke Hajnan devas meti protektadon de ekologia medio en la unuan lokon de la ekonomia disvolviĝo.