La 10-an de marto en Pekino, s-ro Yang Kuifu, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj vicestro de la Komisiono pri Loĝantaro, Profitfonto kaj Medio sub la Tutlanda Komitato de la Konferenco, proponis, ke la registaro devas pluapaŝe perfektigi la kamparan por-maljunecan mekanismon, por altigi la vivnivelon de la kamparaj maljunuloj.
En gazetara konferenco de la regula jara sesio de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, s-ro Yang Kuifu diris, ke laŭleĝa protektado de rajtoj de maljunaj kamparanoj pri laŭkontrakta kultivado kaj entreprenado de la tero estas la plej baza punkto de la problemo pri la por-maljuneca garantio solvata de la ĉina registaro. Krome, en konstruado de la novtipa kooperativa kuraca sistemo en la kamparo, la rgistaro devas ellabori politikojn kaj rimedojn aparte favorajn al la maljunuloj.
Nuntempe en Ĉinio troviĝas proksimume 144 milionoj da maljunuloj, kies aĝo superas 60 jarojn, kaj el ili 60% loĝas en la kamparo.
|