• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-11 15:14:58    
Restoracioj en vespera Pekino

cri

Heliĝas la lampolumoj en Pekino kaj kvietiĝas la urbo. Tamen ankoraŭ estas multe da homoj, kiuj okupiĝas pro siaj laboroj. En profunda nokto, ili esperas bone manĝi en iu restoracio. Ĉu ekzistas tiaj restoracioj en Pekino? Certe. Mi konigos ilin al vi.

Kaĉa restoracio Yuqingxiangyuan

Yuqingxiangyuan-kaĉrestoracio situas en Fangzhuang sude de Pekino. Tiu restoracio funkcias 24-horojn kaj vendas 60-70 specojn de kaĉo, ekzemple batato-kaĉon, fiŝaĵo-kaĉon kaj tiel plu. Ĝi vendas ankaŭ pli ol 30 specojn de peklaĵo kaj 100 specojn de pladoj.

Laŭ konigo de la mastro de la restoracio, la kaĉoj de Yuqingxiangyuan kostas de 2 juanoj ĝis 30 juanoj. Palinuro-kaĉo estas la plej multe kosta. La klientoj povas bone manĝi bongustajn kaĉon kaj kukon kontraŭ nur 10 juanoj.

Jindingxuan

La restoracio Jindingxuan havas 7 subrestoraciojn en prosperaj regionoj de Pekino. Antaŭ la pordo de la restoracio situanta en Fangzhuang sude de Pekino, troviĝas 2 fajrobasenoj brulantaj. Tio signifas prosperon de la negoco kaj varmigas la klientojn. Jindingxuan laboras 24-horojn. Tage oni devas pagi multe por manĝi ion, sed vespere la nokta manĝeto estas malmulte kosta.

Tiu restoracio vendas pladojn laŭ gusto de Guangdong-provinco. La servado de la servistoj estas tre bona kaj zorgema. Ĉiuvespere la prezentado de popolmuziko multigas ĝojecon por via manĝado. Troviĝas diversaj specoj da malmultekostaj manĝetoj, ekzemple, salikoko-ĝiaŭzio, kaĉo de kalkumita ovo kaj tiel plu.

Terpometo-restoracio

Najbare de Jindingxuan-restoracio estas Terpometo-restoracio. Tamen vi povas manĝi diversajn bongustaĵojn krom terpomo.

La restoracio estas tre brila kaj natura. Sidante en la 2-a etaĝo ĉe fenestro, vi povas spekti la lumoplenan scenon en nokto. Tiu restoracio funkcias ĝis la 1-a matene.

Ĝiaŭzio kun Granda Farĉo

1 000 metrojn distance de SOHO-moderna domego sur Dawang-strato, troviĝas iu restoracio nomata Ĝiaŭzio kun Granda Farĉo. Ankaŭ ĝi diurne akceptas gastojn.

La restoracio vendas ne nur ĝiaŭziojn, sed ankaŭ pladojn. Post la 4-a matene, ĝi vendas ankaŭ matenmanĝon, ekzemple, sojfaban lakton, frititan kukon kaj tiel plu.


sojfaba lakto

Yonghe-Sojfaba Lakto

Tiu restoracio situas en SOHO-moderna domego kaj funkcias ĝis la 3-a. La dolĉa sojfaba lakto estas tre bonvenigata de la klientoj, precipe en malvarmega vintra nokto. La prezo estas nur 3 juanoj.

Krom sojfaba lakto, Yonghe vendas ankaŭ askalonan platkukon kaj rizaĵojn. Antaŭ la 2-a matene ili povas sendi la manĝaĵojn al via hejmo.

Najbare de Yonghe, troviĝas iu taiwan-a restoracio kun taiwan-a gusto. Tie vi povas trinki sojfaban lakton kun diversaj gustoj kaj gustumi amason da manĝetoj.

Sekreta Signalo

Menciante vivoplenan straton en nokto, ni devas paroli iom pri Guijie en Pekino. Oriente de Guijie troviĝas iu restoracio havanta strangan nomon Sekreta Signalo.

Pika palinuro vendita de la restoracio jam fariĝis unu el la plej famaj pladoj en Guijie.

Monta Urbeto de Fonduo

En tiu restoracio, oni kuiras diversajn manĝaĵojn en fondupoto. Mercedes-a estas trajto de tiu restoracio. Ĝi havas 3 kolorojn. Kaj la formo de tiu fondupoto similas al la signalo de Mercedes-aŭto.

Krom ĵuse menciitaj restoracioj, se vi vojaĝos al Pekino, vi povos kontaktiĝi kun turisma agentejo. Ili rekomendos diversajn restoraciojn por kontentigi vian guston.