Vespere de la 10-a de marto en la Popola Halo de Pekino, ĉinaj gvidantoj de la Komunista Partio kaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao kaj aliaj ĉeestis al la tekunsido de naciminoritataj reprezentantoj de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso kaj membroj de la 10-a Tutlanda Komitato de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Ili kune pasigis gajan vesperon kaj celebris la glatan okazigon de la du Sesioj.
En Ĉinio troviĝas ne nur la hana nacieco, sed ankaǔ 55 naciminoritatoj. Ili havas reprezentantojn aǔ membrojn en la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Tutlanda Komitato de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.
Hu Jintao intime parolis kun ujgur- kaj tibet-naciecaj reprezentantoj, kiuj sidas ĉe li. Li esprimis sian atenton al la loka konstruado kaj popolana vivo.
|