La 11-an de marto en Pekino, prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Wu Bangguo esprimis, ke scienca kaj demokratia leĝdono estas la interna postulo de altigo de leĝdona kvalito, devas esti trapasigita en la tuta procezo de leĝdona aktivado.
Tiutage en Pekino, jara kunveno de ĉina Tutlanda Popola Kongreso aŭskultis raporton pri laboro de la Konstanta Komitato fare de Wu Bangguo. La Konstanta Komitato estas la konstana kaj kerna establaĵo de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
Wu Bangguo esprimis, ke en la kuranta jaro plue perfektigante leĝdonon sur la ekonomia kampo, la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso ĉefe fortigos leĝdonon sur la socia kampo.
Wu Bangguo emfazis, ke por ke leĝoj estu pli praktike plenumeblaj kaj sufiĉe enkorpigu volon de popolanoj, oni devas rekte aŭskulti opiniojn de diversaj flankoj, varbante koncernajn skribajn opiniojn.
|