La 11-an de marto en Pekino, prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Wu Bangguo esprimis, ke en la kuranta jaro la Konstanta Komitato fortigos kontrolon de buĝeto kaj ekonomia laboro kaj fortigos spuradon kaj analizon pri funkcia stato de nacia ekonomio.
Tiutage en Pekino, jara kunveno de ĉina Tutlanda Popola Kongreso aŭskultis raporton pri laboro de la Konstanta Komitato fare de Wu Bangguo. La Konstanta Komitato estas la konstana kaj kerna establaĵo de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
Wu Bangguo diris, ke la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso ĉefe kontrolos plenuman staton de 5-jara evolua plano, ellaborita en la lasta jaro, akcelos bonan kaj rapidan evoluadon de nacia ekonomio kaj samtempe urĝos koncernajn flankojn bone fari ekvilibron en buĝetaj spezoj.
|