• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-12 14:54:28    
Ne ŝanĝiĝos ĉina normo pri ellaso de poluaĵoj

cri
En la komenco de la pasinta jaro Ĉinio elmetis celon pri ellaso de poluaĵoj, tamen la celo ne estis atingita. Tio jam estas varme diskutata temo en la jara regula sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, okazanta en Pekino. La reprezentantoj prezentis proponojn por realigi la celon.
La projekto pri disvolvo ellaborita de Ĉinio en la pasinta jaro montras, ke la totala kvanto de ellasitaj poluaĵoj en la jaro 2010 reduktiĝu je 10% ol en la jaro 2005. Tio signifas, ke de la pasinta jaro Ĉinio reduktu ĉefajn poluaĵojn jare averaĝe je 2%. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao konfesis la mankon en koncerna laboro. Li diris: "En 2006, la totala kvanto de ĉefaj ellasitaj poluaĵoj kreskis malrapide; tamen ne estas atingita la celo difinita en la jara komenco redukti la totalan kvanton je 2%."
Tio donis premon ankaŭ al sinjoro Zhou Shengxian, direktoro de la ĉina Ŝtata Ĝenerala Mediprotekta Administracio. Li diris: "En la pasinta jaro ĉiuj normoj prezentitaj de la registaro estis superplenumitaj, escepte de la tasko pri energiŝparo kaj mediprotekto. Tio donas tre pezan ideologian premon al mi, direktoro de la administracio."
Pro kio la totala kvanto de ellasitaj poluaĵoj ne reduktiĝis? Laŭ ĉefministro Wen Jiabao, tio kuŝas en jenaj tri flankoj: "Unue, malrapidis la industria restrukturiĝo, peza industrio, precipe la fakoj kun alta energikonsumo kaj alta poluado ankoraŭ tro rapide disvolviĝis, nemalmultaj eliminendaj postiĝintaj produktaj fortoj ankoraŭ ne retiriĝis el la merkato; due, iuj lokoj kaj entreprenoj ne rigore plenumis leĝojn kaj normojn pri energiŝparo kaj mediprotekto; trie, necesas procezo por ke koncernaj politikoj kaj rimedoj akiru rimarkindan efikon."
En tia cirkonstanco, Wen Jiabao donis rezolutan respondon por persisti en la celo: "La projekto pri ĉina disvolvo de 2006 ĝis 2010 elmetis la du devigajn normojn pri energiŝparo kaj redukto de ellasitaj poluaĵoj. Tio estas tre serioza afero ne ŝanĝebla. Ni devas senŝanceliĝe ilin realigi."
La ĉina registaro ankaŭ prezentis multe da konkretaj rimedoj kaj postulas, ke diversaj lokoj rigore plenumu la mediprotektajn normojn, firme eliminu postiĝintajn produktajn fortojn, konduku la entreprenojn alpreni novajn ekipaĵojn, teknologiojn kaj teknikojn utilajn al mediprotekto, samtempe kun tio, laŭleĝe praktiku superrigardon kaj administradon kaj rigoran sistemon de pridemando pri respondeco.
En la jara regula sesio de la Kongreso, reprezentantoj donis proponojn por tio. Prezidanto de la Komitato pri Mediprotekto kaj Profitfonto de la Kongreso sinjoro Mao Rubai opinias, ke por laŭdate plenumi la taskon pri redukto de ellasitaj poluaĵoj, Ĉinio devas fari jenajn tri laborojn: "Unue, ŝanĝi koncepton pri disvolvo, turni la ĉefan forton por disvolvi la ekonomion al altigo de kvalito kaj profito, al redukto de konsumo kaj poluaĵoj; due, malfermi investan kanalon por garantii investon al redukto de ellasitaj poluaĵoj; trie, fortigi kapablon de kontrolado kaj administrado, por garantii kompetentan leĝoplenumon."