La 12-an de marto en Pekino, s-ro Zhou Xiaochuan, estro de la ĉina centra banko – Ĉina Popola Banko, diris, ke la plej efika rimedo de Ĉinio por ordigi ne-ekvilibron de la internacia spezo estas praktiki strukturan reguligon de la ekonomio.
Tiujn vortojn diris s-ro Zhou Xiaochuan en gazetara konferenco okazigita de la regula jara sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Li diris ankaŭ, ke por praktiki la strukturan reguligon de la ekonomio necesas, antaŭ ĉio, plivastigi la enlandan bezonon, precipe plivastigi la enlandan konsuman bezonon kaj disvolvi la servan entreprenon, kaj samtempe kun tio, necesas plivastigi importadon, kaj subteni ĉinajn entreprenojn en ilia investado kaj konstruado de fabrikoj eksterlande.
|