La 12-an de marto en Pekino, s-ro Zhou Xiaochuan, estro de la ĉina centra banko – Ĉina Popola Banko, diris, ke fluktuado de la akcia merkato faras reciprokan influon en la tutgloba sfero.
Tiujn vortojn diris s-ro Zhou Xiaochuan, respondante demandojn de ĵurnalistoj en gazetara konferenco okazigita de la regula jara sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
En la fino de februaro, en la tutglobaj akciaj merkatoj samtempe aperis granda falo, sekve iuj opinias, ke tion kaŭzis fluktuado de la akcia merkato de la ĉina municipo Ŝanhajo. Pri tio s-ro Zhou Xiaochuan komentis, ke ŝanĝiĝo de la akcia merkato estas kaŭzata de multaj faktoroj, kiaj merkato, makroskopa ekonomio aŭ en-borsiĝaj kompanioj. Diverslandaj instancoj pri la makroskopa reguligado ankoraŭ devas atenti pri la superflua problemo de cirkuleco, kaj alpreni stabilajn kaj taŭgajn rimedojn pri tio.
|