La 12-an ĉi-monate en Pekino, Bo Xilai, ĉina ministro pri komerco, diris, ke Ĉinio estas aktiva respondeca partoprenanto en la tutmonda komerco. Ĉinio klopodos kune kun ĉefaj komercaj partneroj por akceli, ke la doha-raŭnda intertraktado gajnu plenan sukceson.
Li diris tion en gazetara konferenco en la regula sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Laŭ li, la plej granda problemo de la intertraktado estas tio, ke EU kaj Usono, kiel monde plej grandaj komercaj partneroj, ne faris esencan cedon en alta dogana imposto de agrikulturaj produktaĵoj kaj subvencio de agrikultura eksporto kaj aliaj problemoj.
|