
La 12-an de marto en Pekino, ĉina komerca ministro Bo Xilai diris, ke Ĉinio opinias, ke interkonsiliĝo estas la unua vojo por solvi komercan malakordon.
Tiutage en gazetara konferenco de la jara kunveno de la 10-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso, Bo Xilai diris, ke aliĝinte al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio aktivas en komercado, tamen pliiĝas ankaŭ komerca malakordo inter Ĉinio kaj ĝiaj komercaj partneroj, precipe eŭropaj landoj kaj Usono; kiam aperis komerca malakordo inter Ĉinio kaj tiuj ĉi partneroj, ĝenerale ankaŭ ili esperas solvi la problemon per interkonsiliĝo; Ĉinio laŭdas tian sintenon; sed rilate al la ĉina importo de aŭtoj kaj vicpecoj, koncernaj flankoj procesis kontraŭ Ĉinio ĉe la Monda Komerca Organizo; pro tio Ĉinio esprimas bedaŭron.
|