Laŭ informo el Xinhua Novaĵagentejo, Ĉinio aktive antaŭenpuŝas la sistemon pri minimuma viv-garantio en la urbaro kaj la kamparo, celante efike garantii la baz-nivelan vivon de finance malfacilaj popolanoj en la urbaro kaj la kamparo.
La 13-an de marto, en gazetara konferenco okazigita de la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ĉina vicministro pri civilaj aferoj Li Liguo diris, ke la urba sistemo pri minimuma viv-garantio de Ĉinio jam atingis plenan garantion.
Li diris ankaŭ, ke en la antaŭa duono de la kuranta jaro, Ĉinio espereble ĉiuflanke starigos la kamparan sistemon pri minimuma viv-garantio.
|