La 13-an de marto en Pekino, s-ro Tian Chengping, ministro de la ĉina Ministerio pri Laboro kaj Socia Garantio, diris, ke nuntempe ankoraŭ severas la en-okupiga situacio de Ĉinio, kaj en la estonteco Ĉinio alprenos ankoraŭ pli fortajn rimedojn por solvi tiun problemon.
Tiujn vortojn diris s-ro Tian Chengping en gazetara konferenco okazigita de la regula jara sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
Li diris, ke en la pasinta jaro, la nombro de novaj en-okupigitoj en ĉinaj urboj kaj urbetoj superis 11 milionojn, kaj tiu nombro rekordis historie. Sed ankoraŭ severas la en-okupiga situacio en la sekvantaj kelkaj jaroj.
S-ro Tian Chengping diris ankaŭ, ke Ĉinio daŭre praktikos aktivajn en-okupigajn politikojn por solvi la problemon.
|