De la lastaj tagoj, informo pri la ĉinaj konstruado kaj disvolvado transsendita de la 5-a sesio de la 10-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj de la 5-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco fariĝis grava punkto atentata de transmaraj amaskomunikiloj kaj internaciaj konataj erudiciuloj.
"Mezorienta Novaĵ-Agentejo", oficiala novaĵ-agentejo de Egiptio, ĉiam atentas procezon de la sesioj kaj faris raporton pri tio, ke Ĉinio esploras nov-generacian grandan raketon, ke la ĉina registaro investas grandan sumon da kapitalo por protekti tibetajn historiajn objektojn kaj ke Ĉinio akcelas internacian kunlaboran planon pri paca utiligo de nuklea energio.
Novaĵ-agentejo de Kazaĥstano faris raporton pri koncernaj diskuttemoj de la du sesioj sub la titoloj "Raporto de Ĉina Ĉefministro Atentas Energi-Konsumon kaj Medi-Protekton", "Raporto de Ĉina Ĉefministro Montris Atingon kaj Mankon en Registara Laboro" kaj "Ĉinio Plirapidigas Konstruadon de Novaj Socialisma Kamparo".
Kabar-Novaĵ-Agentejo de Kirgizstano faris raporton pri la du sesioj de Ĉinio el kelkaj anguloj en rubriko pri ĉinaj novaĵoj.
|