• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-14 15:18:20    
Mirigaj vidindaĵoj en ravino

cri
En la gubernio Pingtang de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio estas ravino nomata Zhangbu, kiu altiras al si grandan nombron da en- kaj ekster-landaj turistoj pro siaj groteskaj rokoj, profundaj lagetoj kaj kuriozaj vegetaloj. Nun ni kune vojaĝu tien por rigardi tiun mirindan ravinon.

La ravino Zhangbu situas en la suda parto de la gubernio Pingtang, kaj totale longas je 8 kilometroj. Enirinte en la ravinon, oni povas vidi antaŭ si bildecajn pejzaĝojn: la profunda rivero fluas tra la ravino, la rivera akvo spegulece klaras, primitivaj vegetaloj prosperas, kaj klifoj alte staras nubon lekante.

La rokoj de la ravino Zhangbu vidiĝas aparte groteskaj, kaj la plej famaj estas ideogramo-surhavaj rokoj, kiuj troviĝas proksimume 2 mil metrojn fore de la ravina enirejo, piede de klifo kaj ŝirmate de du arbegoj altaj je pli ol dek metroj. Loka kamparano Wang Guofu eltrovis ilin. Rememorante sian mirindan eltrovon, li diris:

"En junio de la jaro 2002, mi preterpasis tiun lokon kaj rimarkis, ke sur la rokoj estas ideogramoj, kaj interesate mi eklegis kaj sukcese distingis kelkajn ideogramojn de la ĉina lingvo."

Sur la rokoj klare videblas desegnoj de ideogramoj, kaj iuj el ili eĉ formis kompletajn frazojn; videblas ankaŭ literoj de la angla lingvo kaj araba lingvo. Tio vekis grandan scivolemon: ĉu ili formiĝis nature aŭ estis ĉizitaj de homoj? Esplora grupo konsistanta el dekkelkaj ĉinaj geologoj faris esploradon pri stranga fenomeno de tiuj ideogramo-surhavaj rokoj, kaj fine ili konstatis, ke tiuj rokoj formiĝis nature antaŭ pli ol 200 milionoj da jaroj. Ĉefo de la esplora grupo profesoro Li Tingdong diris:

"Tiuj ideogramoj formiĝis antaŭ proksimume 270 milionoj da jaroj, el granda kvanto da splitoj de antikvaj kreskaĵoj. Ĉar tiuj splitoj estis pli malmolaj ol ĉirkaŭaj rokoj, tial eroziite, la malmolaj splitoj malkaviĝis, sed la ĉirkaŭaj relative molaj rokoj kaviĝis, fine hazarde formiĝis tiuj ideogramoj. Krome, ekzistas neniu signo, kiu povas atesti artefaritan gravuron."

Profesoro Li Tingdong opinias, ke la ebleco de natura formiĝo de ideogramaj desegnoj sur roko estas ege rara, tial tiuj ideogramo-surhavaj rokoj estas rigardataj kiel miraklo en la mondo.