• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-14 21:28:04    
EU-n francoj volas plifrancigi ( la dua parto)

cri
Responde al la plendo oficisto de la parlamento klarigis, ke la proponoj ofte naskiĝas en lastminutaj intertraktadoj, kaj ke mankas tempo traduki ilin. Tial estas nature, ke la tekstoj estas en la angla, li opiniis.

Ke la angla estus taŭga komuna lingvo por EU, tion opiniias ankaŭ multaj diskutantoj en la retaj forumoj starigitaj de EU. Eble ne mirinde, konsiderante ke la diskutoj okazas ĉefe en la anglalingva sekcio de la forumoj. Pli surprize estas, ke relative multaj diskutantoj anstataŭe subtenas Esperanton. La subteno estas tiom klara, ke Esperanto eĉ estis menciita en oficiala resumo pri la retaj diskutoj, aperinta en retejo de EU jam pasintsomere, sed malkovrita de esperantistoj nur nun.

La retaj diskutforumoj de EU por civitanoj estis lanĉitaj en marto 2006, kaj en julio estis publikigita oficiala raporto pri la ĝistiama diskuto. La forumoj estas dividitaj en diverslingvajn sekciojn, sed ne ĉiuj sekcioj estas same viglaj. Oni konstatis, ke 56% el la diskuto okazis en la angla lingvo, 23% en la franca, kaj 7% en la germana. Plej internacia la diskuto estis en la anglalingva kanalo, kie la plej multaj partoprenantoj ne estis anglalingvanoj.

Unu el la oftaj temoj en la forumoj rilatas ĝuste al lingvoj, konstatas la oficiala resumo:

La prilingva demando logis multajn kontribuantojn en multaj prilingvaj retejoj. La plej multaj el ili interkonsentas, ke Eŭropo devas elekti unu lingvon kiel la komunan duan lingvon por ĉiuj eŭropanoj. La angla kaj Esperanto estas proponataj, kaj forta Esperanto-lobio ĉeestas en la forumo. Oni argumentas, ke komuna lingvo estas kondiĉo por 'tuteŭropa demokratio', ĉar la vasta plejmulto de homoj en Eŭropo pensas naciŝtate, ĉiu kun propraj naciaj propralingvaj debatoj pere de la naciaj amaskomunikiloj.

Unu el la agadoj de tiu "forta Esperanto-lobio" koncentriĝas ĉirkaŭ la populara anglalingva blogo de la sveda EU-komisionano Margot Wallström. Per komunaj fortoj la grupo entreprenas tradukojn de diskuteroj en la blogo al diversaj lingvoj, inkluzive Esperanton. Poste la tradukoj estas afiŝataj en la blogo kiel novaj diskuteroj.

La ampleksegaj multlingvaj diskuteroj forte iritas iujn legantojn, sed ofte estiĝas efektiva diskuto pri Esperanto kaj lingvaj problemoj en la blogo de Margot Wallström. Tamen ne ĉiuj diskutantoj estas konvinkitaj pri la meritoj de Esperanto. La 7-an de februaro la skeptika diskutanto KarlF konstatis, ke ekuzo de Esperanto nur fortigus la publikan bildon de EU kiel elita projekto:

Ĉu vi povus imagi, ke EU-regularoj estus unue verkitaj en Esperanto, kaj poste tradukitaj al 23 oficialaj lingvoj? Tio sendube gvidus al la kolapso de la EU-burokratio, tiom ŝatata de la skeptikuloj. Aferoj ne iĝus pli simplaj per aldono de 24-a, neŭtrala lingvo, tio simple fortigus la publikan bildon de EU kiel elita projekto, ĉar la plej multaj civitanoj komprenus eĉ malpli.

Pluraj esperantistoj tuj respondis al li, interalie dirante, ke jam nun la rezolucioj de EU estas unue verkataj en unu lingvo, plej ofte angle aŭ france, kaj poste tradukataj al ĉiuj oficialaj lingvoj.