
Antaŭtagmeze de la 15-a de marto en Pekino, fermiĝis la 5-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Ĝis nun, la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco---ĉina plej supera interkonsiliĝa kaj diskuta institucio fermis 12-tagan jaran sesion. Politika rezolucio pasigita en la fermo elmetis, ke necesas plene ludi rolojn de Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco pri kunaranĝo de rilatoj, kolekto de fortoj, propono kaj servo al la ĝenerala situacio kaj plue krei novan sukceson en antaŭenpuŝo de ĉinaj ekonomia, politika, kultura kaj socia konstruadoj.
1 2 3
|