La 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio jam proksimiĝas al fermo, kaj en la sesio proksimume 3 mil reprezentantoj de Tutlanda Popola Kongreso elmetis sume 796 proponojn, kiuj plejparte temas pri leĝoj.
Pri tio informis s-ro Sheng Huaren, vic-ĝenerala sekretario de la sesio, en la kunveno de la sesia prezidantaro.
Li diris, ke tiuj proponoj estis elmetitaj post enketado, esplorado, ripeta diskutado kaj laŭ realaj bezonoj.
S-ro Sheng Huaren emfazis, ke Tutlanda Popola Kongreso kaj ĝia Konstanta Komitato pluapaŝe altigos la traktan kvaliton de proponoj, kaj plene akceptos opiniojn de reprezentantoj dum ellaborado de la jara leĝdona plano kaj en skizado aŭ amendo de leĝ-projektoj.
|