• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-16 07:28:55    
Riĉiĝo

CRI

Ĉiuj volis riĉiĝi. Eĉ Lao Yang. Multaj jam forlasis la vilaĝon por "gajni oron". Sed Lao Yang ne sciis kiel sin riĉigi, tial li ne kuraĝis iri eksteren.

Post kelkaj jaroj, vere riĉiĝis plejpartaj el la vilaĝanoj, kiuj iris aliloken. Sekve leviĝis multaj etaĝdomoj, tre belaj, en la vilaĝo. Riĉiĝintaj junuloj alkondukis ĉarmajn edzinojn. En la vivo Lao Yang unuafoje vidis tiel multajn kaj tiom belajn inetojn. Li sentis pikecon en la okuloj. Li ankoraǔ pli deziris riĉiĝon, sed des malpli li ne sciis kiel sin riĉigi. Lasinte sian ĉarman edzinon en la hejmo, ĉiu el la riĉiĝintaj vilaĝanoj denove iris eksteren por pli riĉigi sin. Lao Yang restis en sia dometo, simila al hunda fekaĵo, kaj eĉ furzon ne kuraĝis pli laǔte ellasi.

"Fraĉjo Yang!" vokis iu el la riĉiĝintaj junuloj, starante antaǔ lia nesto.

Lao Yang malfermis la pordon kaj suspekte rigardis la vokinton.

"Ni intencas doni al vi salajron." Kaj tiu endomiĝis.

Eĉ pli forta nekredemo.

"Gardu niajn edzinojn! 300 juanojn por ĉiu monato. Sed kondiĉe, ke nenio okazu!"

Lao Yang iom sin movis. "Mi povas bone gardi ilin. Sed monon ne donu!"

"Idioto!" La juna viro metis 600 juanojn sur tablon. "Anticipe por 2 monatoj."

Lao Yang gardis la edzinojn de tiuj riĉuloj, skrupule kaj asidue. Tamen tiuj sinjorinoj tute ne sciis tion, kvankam ili jam rimarkis, ke li observas ilin de nemalproksime kaj paŝas tien kaj reen eĉ vespere. Sole li, mezaĝulo, restis en la vilaĝo, ĉar ĉiuj junaj kaj mezaĝaj viroj jam eksteriĝis por riĉiĝo. La restado de Lao Yang ja servis kiel spico kontraǔ ilia soleco. Ili do inklinis babili kun li. Kaj siaflanke li tre ĝojis, ne havinte ian pretekston por proksimiĝi al ili. Ili kaptis lin kaj faris el li gagon. Li tuj kantis, kiam ili postulis, ke li kantu; li prompte bojis, kiam ili ordonis, ke li imitu kriojn de hundo. Fine ili ŝovis al li monon, sed li kategorie rifuzis.

"Idioto!" Kaj ili tre koleris.

Li akceptis la monon, kaj ili sufiĉe kontentis kaj gajis. Poste li ellernis kiel plaĉi al la riĉaj sinjorinoj. Kaj grasiĝis pli kaj pli gratifiko al li.

Kaj pli poste, tia ideo venis al li, ke ili sekvu manieron de urbaninoj – nu, Lao Yang estu "ĉambristino". Kaj li plezure promesis. Li preparis la 3 manĝojn kaj faris mastrumadon por ili. Liaj kuiraĵoj trafis ilian guston kaj ili alte taksis ĉiun el liaj laboroj kaj servoj. Kaj lia poŝo pufiĝis.

Venis jarfino. Venis la riĉiĝintaj uloj. Vidinte, ke iliaj edzinoj tiom bone vivas, kaj aǔdinte laǔdojn al Lao Yang, ili donis 10-monatan pagon al li kaj eĉ grandan sumon da bakŝiŝo.

"Same en la nova jaro!" Ili decidis dungi plu lin.

Antaǔvespere de la nova jaro, riglinte la pordon, Lao Yang metis en terliton ĉiom da mono. Li kaj lia edzino komencis kalkuladon.

"Ankaǔ mi marŝas sur la vojo de riĉiĝo."

(Pan Wenbo)