• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-20 16:09:38    
Karikaturisto Fang Cheng (foto)

cri

Fang Cheng,89-jara, ĉiam okupiĝas pri karikatura kreado kaj esploro rilate al humura arto. Liaj karikaturoj tuŝas esencon de la vivo kaj vidante liajn karikaturojn, oni kaj ridegas kaj dronas en medito. Li ankaŭ eldonis grandnombrajn teoriajn verkojn esplorantajn humuron.

Estas malfacile por raportisto intervjui Fang Cheng. Atinginte la hejmon de Fang Cheng, raportisto komprenas la kialon, ke krom renkontiĝo kun kelkaj malnovaj amikoj, li donis tempon al skribado de artikoloj. Kvankam li estas preskaŭ 90-jara, tamen li ankoraŭ posedas bonan spiritstaton kaj klaran pensmanieron kaj havas klaran memoron pri siaj travivaĵoj.

Fang Cheng humure diris, ke okupiĝo pri karikatura kreado estas tute hazarda. En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam Fang Cheng vizitis mezlernejon, Ĉinio frontis al danĝero de japana agreso, lernantoj komencis manifestacion kaj mezlernejo bezonis tion, ke lernantoj partoprenu en propagando kaj kreu karikaturon, tial Fang Cheng komencis karikaturi.

Post kelkjara kreado de karikaturo, li senĉese estis aprobata de homoj. En la jaro 1946, li venis al Ŝanhajo por sin vivteni, dank' al lerto en kreado de karikaturo, li gajnis laboron de desegnisto en iu afiŝa kompanio. Li rememoris:

"La kompanio celis varbi desegniston kaj mi scipovis pentri, do mi estis varbata. En la jaro 1946, ĵus finiĝis milito kaj troviĝis multaj senlaboroj. Estis granda vicaro, mi rapide kuris kaj estis en la unua vico, ĉar mi estis urĝa, sen loĝejo kaj sen manĝaĵo. Estis hazarde, estro de oficejo por desegno estas usonano kaj post ekzameno de mia karikaturo, li jesis ĝin kaj varbin min."

En postlabora tempo en la afiŝa kompanio, Fang Cheng komencis sendi siajn karikaturojn al ŝanhajaj ĵurnaloj. Post publikigo de liaj karikaturoj en gazetoj, Fang Cheng estis atentata de direktoro de iu gazeto kaj finfine fariĝis ĉefredaktoro de karikatura paĝo de la gazeto. De tiam li okupiĝas pri profesia kreado de karikaturoj.

Fang Cheng laboris en Hongkong kaj en la jaro 1950 li revenis al Pekino por okupiĝi pri belarta kreado en ĉina plej aŭtoritata oficiala ĵurnalo "Renmin Ribao" ĝis emeritiĝo. En la komencaj kelkaj jaroj, Fang Cheng kreis ĉefe karikaturojn por internacia kuranta afero kaj po unu karikaturo en ĉiu tago.