• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-21 08:27:46    
Ravino Zhangbu Vizitinda

cri
Tiuj miraklaj rokoj allogas multajn turistojn. S-ro Bi speciale vojaĝis ĉi tien por rigardi ilin. Li diris:

"Ŝajnas al mi, ke tiuj sur-rokaj ideogramoj estas super-naturaj, kaj eble estus skribitaj de dio aŭ feo."

En la ravino Zhangbu, ekzistas multaj karakterizaj rokoj. Ekzemple, piede de iu klifo ĉe rivera bordo, oni povas vidi ŝtonan ovaron. Sur ŝtona muro kun la oblonga formo dense lokiĝas ovo-formaj ŝtonoj, kvazaŭ inkrustitaj de homoj. Tiuj ŝtonaj ovoj estas preskaŭ tute samaj en la grandeco. Ili sin kaŝas duone en la ŝtona muro kaj elstariĝas duone sur la ŝtona muro. Kun la griza koloro, ilia surfaco estas glata kaj brila. Same kiel ideogramo-surhavaj rokoj, ankaŭ ili nature formiĝis en la fora antikveco.

Ne malproksime de la ŝtona ovaro, videblas lageto nomata Shidan-tan, kies fluado estas tiel lanta, ke oni apenaŭ povas rimarki akvan moviĝon. La lageto similas al grandega vitro-peco inkrustita sur la tero. En ĝia malprofundaĵo, kelkaj lokaj knabinoj fikse staras en la akvo, tio vekis atenton de iuj turistoj. Ĉiĉerono fraŭlino Li diris:

"Ili sin amuzas tie. En la lageto estas multe da fiŝetoj. Kiam oni senmove staras aŭ kuŝas en la akvo, tiuj fiŝetoj kutimas naĝi ĉirkaŭ homaj piedoj, kaj senĉese tuŝas la piedajn fingrojn, kvazaŭ ili kisas la piedojn."

Altaj montoj, verdaj riverfluoj kaj bona ekologia medio formis paradizon de sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj. Apud la lageto Shidan-tan troviĝas granda liana bambuaro, areanta je 5 kvadrataj kilometroj. Ĝi similas al grandega verda tapiŝo, sterniĝanta ne-velke dum la tuta jaro. Oni diras, ke tiel grand-area liana bambuaro estas malofte trovebla en la mondo.

En la ravino Zhangbu, ofte videblas ĉiel-skrapantaj arbegoj, kaj ne mankas la mirindaj, ekzemple du altaj antikvaj arbegoj kreskantaj ŝultro-ĉe-ŝultre, kun granda ŝtono inter si. Tiu pejzaĝo formas la bildon, ke la du arbegoj, similaj al paro de geedzoj, karesas sian infanon, kaj la tri-o amoplene kunvivas en la naturo. Ekzistas aliaj arboj, kies folioj malfermiĝas tage, kaj fermiĝas nokte, kvazaŭ ili havas la inteligenton.

Promenante en la ravino Zhangbu, oni povas apreci malofte videblajn groteskajn rokojn, mirindajn akvofluojn kaj rarajn arbojn, samtempe ofte aŭdeblas ankaŭ popolkantoj orelplaĉaj. Ĝi vere estas bona turisma vizitindejo.