• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-21 18:05:17    
Konfuzia Instituto en Sud-Afriko

cri

Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, de la lastaj jaroj pli kaj pli disvolviĝas la amikaj interfluoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko, pli kaj pli da sud-afrikanoj lernas la ĉinan lingvon. En junio 2004 la du landoj kunlabore fondis Konfuzian Instituton en la Universitato de Stellenboschi de Sud-Afriko, por lernigi al sud-afrikanoj la ĉinan lingvon. Bonvole aŭskultu sonraporton skribitan de nia raportisto sub la titolo: "Vigle disvolviĝas instruado pri ĉina lingvo en Konfuzia Instituto, la unua en Sud-Afriko".

La ĝardeno de la Universitato de Stellenboschi estas pitoreska, tamen nian raportiston plej profunde impresas la ŝatado de la lernantoj pri la ĉinaj lingvo kaj kulturo. Rektoro de la Instituto sinjoro Martyn Davies konigis, ke nun en la Instituto estas 97 lernantoj el diversaj lokoj de Sud-Afriko. Malsamas iliaj kulturaj tradicioj kaj religiaj kredoj, tamen pro la komuna interesiĝo pri la ĉina kulturo ili venis al tiu ĉi centjara fama universitato.

"Ĉu ĉiuj ĉeestas? Ĉiuj lernantoj ĉeestas, escepte de Wang Ying. Pro kio?"

Jen iras la leciono pri la ĉina lingvo en la Instituto. La instruisto kaj lernantoj konversacias en la ĉina lingvo. Kvankam la lernantoj balbutas, tamen ilia seriozeco donas profundan impreson al aliaj. Lernanto nomata Jin Lei diris al nia raportisto, ke li interesiĝas pri lernado de ĉinaj ideogramoj.

"Mi esperas, ke mi povos partopreni en ĉijara 'ĉin-lingva ponto', ĉin-lingva konkurso por mondaj studentoj; se mia atingo estos ideala, do mi iros al Ĉinio, reprezentante konkursantojn de la propra regiono."

Instruistino Yu Aimei diris, ke plimultaj lernantoj en nia kurso lernas la ĉinan lingvon pro tio, ke ili interesiĝas pri la ĉina lingvo. Ŝi diris:  

"Ĝenerale dirite, ili interesiĝas pri la ĉina kulturo. La ĉina lingvo ja estas ege abunda kaj enhavoriĉa, pro tio ili volas lerni la ĉinan lingvon."

En la pasinta oktobro, disvolviĝis la aktivado "monato de ĉina kulturo" en la Universitato de Stellenboschi. Per fotoj kaj multmedia ekspozicio en la aktivado oni vivece montris la pejzaĝojn naturan kaj homsciencan de Ĉinio, konigis la fizionomion kaj buntajn kulturojn de diversaj naciecoj de la nuna Ĉinio. En la Konfuzia Instituto oni aranĝis ankaŭ prelegojn kaj aktivadojn, ekzemple, gustumi ĉinan teon, ĉinajn manĝaĵojn, kanti ĉinan kanton kaj spekti ĉinan filmon. Pro ĉio ĉi la instruistoj kaj lernantoj perceptis la ĉarmon de la ĉina kulturo.

Kiel fondinto de la Konfuzia Instituto, sinjoro Martyn Davies posedas siajn proprajn distingiĝajn opiniojn pri profundigo de interkompreno kaj reciproka konfido inter la du popoloj, dank' al popularigo de la ĉinaj lingvo kaj kulturo. Li diris:

"Se la lingvoj estas malsamaj, la kulturoj ege diferencaj kaj interfluado mallongtempa, do malfacilas fondi reciprokan konfidon. Tial, lingvo kaj rekta interfluado inter homoj estas bazo de reciproka konfido".

Li planas aranĝi serion da celebraj aktivadoj okaze de la 10-a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko en la venonta jaro, ekzemple, kadre de tio li invitos ĉinan piedpilkan teamon al amika konkurso en Sud-Afriko.