• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-23 07:13:42    
Hejmen

CRI

Panjo diris, ke ŝi volas iri hejmen.

En la aǔtuna komenco de ĉiu jaro, kiam aǔtuna flavo sterniĝis sur rizo en agroj, mia patrino nepre reiras hejmen unu fojon. Post kelkaj tagoj flavas la tutaj agroj. Tiam ŝi kaj rikoltos la rizon kaj faros preparadon por printempaj plugado kaj semado en la venonta jaro. Granda okupiteco.

Reirinte hejmen, ŝi vokas, "Panjo!", sekve "Paĉjo!", demetas tornistron kaj, dirinte jam nenion, tuj sin ĵetas en laboron.

Pro granda aĝo ŝiaj gepatroj malfacile sin movas. Ŝi metas ĉion lavotan en grandan lignan vazon kaj portas ĝin al rivero. "Bat'! bat', bat'!" Ŝi klabas kaj klabas veston, ĝin gargaras en la rivero kaj sekigas en radioj de la aǔtuna suno. Unu veston post alia. Baldaǔ malpleniĝas la vazo. Dume ŝi ĝuas la laboron. Tial en malproksimo oni jam vidas ĉion kaj trafe divenas, ke la filino de la olda paro revenis. Pendas tie, ŝajne ne sekigataj vestoj, pantalonoj, jakoj, roboj, litkovrila tego kaj littuko, sed ŝiaj paŝoj, paŝoj revenaj, paŝoj entenantaj neniom da laco, sed nur plezuron.

Fininte la lavadon, ŝi levas bambuan korbon kaj direktas sin al kampoj, jam ege intimaj ekde ŝia infaneco. Ŝi detranĉas unu brasikon kaj elfosas kelkajn tarojn. Reveninte ŝi preparas manĝaĵojn, freŝajn, bonodorajn, akrajn, laǔeble pli multaspece kaj grandakvante. Ho, maljunas la patro, oldas la patrino! Ankoraǔ kiom da manĝoj, pretigitaj de la filino, ili povas ĝui?

Ŝi kunportas monujon. Ŝi eltiras plurajn monbiletojn; unu al panjo, unu al paĉjo; ankoraǔ unu al panjo, ankoraǔ unu al paĉjo... "Panjo, paĉjo, mono ne multa, sed mia respekto. Panjo, paĉjo, via filino ne povas ofte esti ĉe vi. Iom da mono. Paĉjo povas aĉeti bonajn cigaredojn. Nenion alian vi ŝatas. Nur ĉi tion. Ne ŝparu! Panjo, aĉetu molan manĝaĵon! Viaj dentoj multe falis. Kion vi povas ankoraǔ mordi? Ne ŝparu! Kiam vi ankoraǔ havas forton, pli multe do..."

****** ****** ******

Mia patrino reiras hejmen.

"Panjo!" Neniu respondas. "Paĉjo!" Nenies respondo. Panjo de mia panjo, paĉjo de mia panjo! Por eterne! Por ĉiam ne atingeblaj!

Mia panjo staras antaǔ la hejmo. Longan tempon, kvazaǔ stango.

Ŝiaj panjo kaj paĉjo postlasis nenion, nek ion lavotan, nek bonan apetiton, nek intiman vorton. Subite ŝi vidas amason da mono, de ŝi multafoje disdonita – unu al paĉjo, unu al panjo; ankoraǔ unu al paĉjo, ankoraǔ unu al panjo.

Ŝi ne scias, kion ŝi povas fari plu. La gepatra hejmo, nur en momento, jam fariĝis kaj fremda kaj malproksimega!

Unu hejmo, du pordoklapoj. Sen la patro, deiĝas la liva klapo; sen la patrino, deiĝas la dekstra klapo. Faǔkas la domo. Ĉio povas eniĝi, ĉio povas eliĝi. Jam hejmo ne estas hejmo.

Panjo metas por sia patrino teleron da nuksa kuko, por la patro skatolon de Ruĝtura Monto 1) kaj bruligas incensojn. Leviĝas fumo, blanka, spiraleca, kvazaǔ la Arĝenta Rivero 2).

"Kie vi, panjo? Kie vi, paĉjo? Bone fartu en la alia mondo!"

****** ****** ******

Libertempe. Ankaǔ mi reiru hejmen! Ekstere, la korpo; hejme, la koro. Kiomfoje en la vivo oni povas voki, "Paĉjo!" "Panjo!"

Voku, kiam vi povas! Voku, kiam ili povas aǔdi! Alie, neniu aǔdos eventuale, tiam eĉ mil krioj vanos. Sed kiam mi vidas ilin, eĉ unu voko ne elbuŝiĝas, ĉar tiom da vokoj kunpremiĝas en la gorĝo. Afazie! Afonie!

(Banwen)

1) Ruĝtura Monto: Fabrikmarko de bonkvalitaj cigaredoj, produktitaj en la suda provinco Yunnan.

2) Arĝenta Rivero: Lakta Vojo.