• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-29 06:27:19    
Komunismema Poeto

CRI

En la 25-a de novembro, 1979, Gongliu publikigis artikolon titolitan "Sur Vojo de Versada Lernado": "Verkado de poemo estas vera laboro, kaj doloriga (ĝi devigas vin forhaki pli ol 80% de elementoj, eble tre valorajn), kaj plezuriga (ĝi fine komprenigas al vi, kial vi devas elekti la restantajn, malpli ol 20-procentajn). Se oni vere volas elverki bonan poemon, estas necese esplori vojon, kiu konduku poezion en la homan koron, kaj kompreni, ke cerbumado pri versaĵo estas procezo de kombinado inter la plej simpla kaj plej komuna penso kaj serio da plej kompleksaj kaj plej individue karakterizaj figuroj. Por ni ordinaruloj la vivo estas fundamente nur prozo; tamen en la prozo oni povas iel ajn trovi strofon kiu estas en la ora periodo de la juneco, tio ne havas escepton. Tial poezio fariĝis sinonimo de la juneco, aliforte poezio estas juneco tradukita en literatura formo; kaj dialogante kun juna homo oni ne devas forgesi poezion."

Post unu jaro Gongliu diris, "Poeto povas ne verki versaĵon, tamen ne devas perfidi poezion, nek komunisman idealon (sole tio estas vera kaj sublima kunigo de revolucia realismo kun revolucia romantiko!) nek laborulojn kaj batalantojn, kiuj luktas sangante kaj ŝvitante. Ĝuste pro tio, ke laboristoj donas al mi vestojn kaj kamparanoj manĝaĵojn, miaj racio, sento kaj konscienco ne permesas al mi partopreni en fabrikado de spirita opio, kiu povas doni nur momentan eksciton, sed finfine nur paralizas kaj enabismigas. La sankta devo pri poezio estas, ke ni prikantu la komunisman idealon, odu pri ĉiu ĝusta paŝo farita kaj farata por realigo de ĉi tiu idealo, himnu pri la popolo, kiu heroe luktas por komunismo, kaj senkompate skurĝu ĉiajn obskurajn aferojn, kiujn iuj ulaĉoj faras por kastri nian idealon kaj atenci la popolon."

Kara retleganto, kiu estas Gongliu? Vi certe ne konas lin. Fakte ankaŭ mi! La nomo Gongliu signifas: "gong" – komuno, komuneco, komunismo"; "liu" (Liu) – familia nomo. Lia origina nomo estas Gengzhi (Honesto), do Liu Gengzhi, tamen estante lernanto li nomis sin jam ne Honesto, sed Virta Kuraĝulo (Renyong, kun la familia: Liu Renyong). Li donis al si ankoraŭ multajn pseŭdonimojn, ekzemple Liaokuo (Vasto), Yangkai (Elvolvo), Liuying (Lampiro) kaj Longfengxi (Drako-fenikso-do). Tre amuze, ĉu ne? Li naskiĝis en la urbo Nanchang de la provinco Jiangxi, 1927. En la infaneco li ekamis literaturon kaj arton. Antaŭ la liberigo (1949) li partoprenis en Hongkong-a revolucio. Post la liberigo de Kantono, li aliĝis al trupoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, marŝantaj al la sudokcidenta landoparto por liberigi ĝin. Post tio li longe restis en la provinco Yunnan kaj partoprenis en ordado de "Aŝma", hani-nacieca eposo (Ni jam havas Esperantan version tradukitan de estimata akademiano Laŭlum kaj publikigitan de la iama Ĉina Esperanto-Eldonejo). Poste aperis liaj poemaroj "Limregionaj Kanzonoj", "Xishuangbanna-a Suito", "Sankta Posteno", "Aŭrora Urbo", "Awa-monta Suito", "Norde", "Al-edzosopiriga Nubo", "Floroj Blankaj kaj Ruĝaj" kaj "Surstepaj Herboj". Kaj plurajn premiojn li gajnis, certe ne sole pro la komunismemo.