• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-29 08:27:40    
Wuxi prosperigis malnovajn firmaojn

cri

Post pli ol centjara evoluado, nun Jufengyuan jam estas granda hotelo kun manĝaĵoj, trinkaĵoj, amuzo, loĝado kaj aĉetado, sed komence ĝi nur estis malgranda restoracio. Ĝenerala direktoro de la hotelo Jufengyuan diris:

"Post tutmonda ekonomia integrigo, ĉiu speco de komerco en Ĉinio malfermiĝis, tio estas ne nur defio, sed ankaŭ ŝanco por niaj entreprenoj. Ni volas plue heredi kaj disvolvi lokajn manĝaĵojn de Wuxi kaj liveri pli bonajn produktojn al niaj konsumantoj."

En Wuxi, ekzistas ankaŭ tiaj malnovaj firmaoj, kiuj fondiĝis en la sama periodo kun Sanfengqiao kaj Jufengyuan, ili rilatas al restoracio, detala fako, manĝaĵo kaj kuracado. Sed, pro urba reformado, sistema reguligo kaj malbona administrado, iuj troviĝas en stagno.

Vicestro de ekonomia kaj komerca komitato de la urbo Wuxi sinjoro Huang Jianhua opiniis, ke malnovaj firmaoj estas raraj historiaj kulturaj heredaĵoj, Wuxi alprenas serion da rimedoj por prosperigi malnovajn firmaojn. Li diris:

"Malnovaj firmaoj montras kulturon de Wuxi, registrinte procezon de evoluado de industrio kaj komerco de Wuxi, kaj havas propran apartan intelektan proprieton kaj influan forton. Komence de la kuranta jaro, ni preparis planon por prosperigi malnovajn firmaojn, en la estonteco ni establos asocion de malnovaj firmaoj."

Huang Jianhua diris, ke malnovaj firmaoj de Wuxi portas sendependajn markojn kiuj, naskiĝintaj en la evoluado de ĉinaj industrio kaj komerco, havas bonan bazon kaj superecon por fariĝi monde famaj markoj. Por prosperigi malnovajn firmaojn, Wuxi donos serion da subtenoj kaj helpoj al malnovaj firmaoj en flankoj de akcelo de entreprena reformado, subteno de monkolekto kaj kredito, perfektigo de talentula sistemo kaj protektado de kulturaj heredaĵoj kaj intelekta proprieto.


1 2