Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao plene plenumis ŝtatan viziton al Rusio kaj atingis Pekinon frumatene de la 29-a de marto post ĉeesto al la inaŭguro de "Ĉina Jaro" kaj inaŭguro de "Ĉina Nacia Ekspozicio".
Hu Jintao intervidiĝis kun prezidento de Tatarstana Respubliko
Dum la vizito al Rusio, Hu Jintao intervidiĝis kun Putin kaj aliaj rusaj gvidantoj, ili interŝanĝis opiniojn pri pluapaŝa solidigo kaj evoluigo de strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj komune zorgataj internaciaj kaj regionaj problemoj. La du landoj publikigis komunan deklaron. Ŝtatestroj de la du landoj ĉeestis al la inaŭguro de "Ĉina Jaro" kaj inaŭguro de "Ĉina Nacia Ekspozicio". En Kazan, Hu Jintao intervidiĝis kun prezidento de Tatarstana Respubliko.
|