La 29-an de marto, en regula gazetara konferenco, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aeroj Qin Gang diris, ke la ĉina registaro konsekvence persistas en la sinteno de sendependeco, memdecido kaj alta respondecumo en la problemo pri kurzo de renminbi.
Laŭ raporto, antaŭtage du usonaj kongresanoj prezentis al la usona kongreso leĝprojekton, postulante fari premon al Ĉinio en la problemo pri kurzo de renminbi.
Qin Gang komentis pri tio dirante, ke Ĉinio nun praktikas la socialisman merkatan ekonomion, sed ne la laŭplanan ekonomion. La sistemo de kurzo de renminbi estas bazita sur la merktaj provizo kaj bezono, kaj estas administrata fluktua kurza sistemo. La ĉina flanko esperas, ke en tiu ĉi problemo Ĉinio kaj Usono devas respekti unu la alian, kaj plifortigi interkomprenon.
|