• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-05 16:23:46    
Ĉinaj entreprenoj esprimis grandan varmon pri kombino de du impostoj en unu

cri
Kompare kun fremdlandaj entreprenoj, ĉinaj entreprenoj esprimis pli grandan varmon pri la nova imposta sistemo. Ĉar laŭ la nuna imposta sistemo, kvankam la imposta proporcio en la nomo de ĉinkapitalaj kaj eksterkapitalaj entreprenoj estas 33%, tamen Ĉinio plenumas favorajn impostajn proporciojn je 24% aŭ 15% al eksterkapitalaj entreprenoj en iuj specialaj regionoj, tio kaŭzis, ke meznombra efektiva imposta proporcio de ĉinkapitalaj entreprenoj estas pli multa je preskaŭ 10% ol tiu de eksterkapitalaj entrepreoj.

La grupo Hongdou en la ĉina urbo Wuxi estas privata entrepreno, ĝenerala direktoro de la grupo Hongdou sinjoro Zhou Haijiang diris:

"Kompare kun eksterkapitalaj entreprenoj, antaŭe ni privataj entreprenoj troviĝis en malbona stato de efektivaj fortoj. Pro malsameco en la imposto laŭenspeza, efektive eksterkapitalaj entreprenoj akiris supernacian trakton. Tial en konkurenco ni ne troviĝis en sama starto."

Laŭ konigo, de la ĉina plenumado de reformado kaj ekstera malfermo en la fino de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, por altiri eksterajn kapitalojn kaj disvolvi ekonomion, Ĉinio alprenis al eksterkapitalaj entreprenoj impostan politikon malsaman ol tiu de ĉinkapitalaj entreprenoj. Praktiko ankaŭ atestis, ke per plenumado de favora politiko al eksterkapitalaj entreprenoj en la lastaj multaj jaroj, Ĉinio lernis iujn progresintajn produktajn teknikojn de eksterkapitalaj entreprenoj, akumulis progresintajn entreprenajn administrajn spertojn kaj samtempe pliigis enspezon de fremdaj valutoj.

Sekve de la evoluado de Ĉinio, la nuna imposta sistemo de ĉinkapitalaj kaj eksterkapitalaj entreprenoj jam ne estas taŭga en la nova situacio. Post la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la ĉina merkato estas pli malferma al eksteraj kapitaloj, ankaŭ ĉinkapitalaj entreprenoj laŭgrade sin kunligis kun la monda ekonomia sistemo, kaj alfrontas al pli kaj pli granda konkurenca premo. Pro tio, la voĉo de ĉinaj entreprenoj pri nuligo de malsamo de imposto estas pli kaj pli laŭta.

Post kiam "Leĝo pri Laŭenspeza Imposto de Entreprenoj" estas aprobita, ĉina ministro pri komerco Bo Xilai esprimis, ke en la pasinteco, plenumo de malsama imposta sistemo al ĉinkapitalaj kaj eksterkapitalaj entreprenoj estas racia, ĉar ĝi stimulis amason da eksteraj kapitaloj eniri en la ĉinan merkaton. Nun ankaŭ la unuigo de la imposta sistemo estas racia, ĉar ĝi akcelos altiĝon de la nivelo de ĉina utiligo de eksteraj kapitaloj. Li montris, ke laŭ la nova imposta leĝo, eksterkapitalaj entreprenoj, kiuj antaŭe ĝuis la favoran impostan proporcion, havos 5-jaran transiran periodon, samtempe eksterkapitalaj entreprenoj investantaj pri alt-nova tekniko kaj mediprotekto ĝuos favoran impostan proporcion.

Fama ekonomikisto sinjoro Lin Yifu esprimis, ke pro la granda logo de la ĉina merkato kaj la supereco de labora forto, la plenumo de nova imposta leĝo ne influos estontan ĉinan altiron de eksteraj kapitaloj.

"Post unuigo de imposta leĝo, mi sentas, ke tio ne influos nian altiran forton al eksteraj kapitaloj, ĉar farante investon en Ĉinio, eksterkapitalaj entreprenoj celas utiligi ĉinan komparan superecon kaj rigardi Ĉinion kiel bazon de eksporta prilaboro, kaj celas la ĉinan grandan merkaton. Tial, malgraŭ ke Ĉinio nuligis la favoran politikon por eksterkapitalaj entreprenoj, same multaj eksterkapitalaj entreprenoj venos al Ĉinio kaj faros investon."