• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-09 14:47:50    
Irano rifuzis flugon de Nuri al-Maliki tra sia teritoria aero, tio refraktis subtilan ŝanĝiĝon de rilatoj inter Irano kaj Irako

cri
La 8-an de aprilo, proparolanto de la irana Ministerio pri Eksteraj Aferoj Mohammad Ali Hosseini atestis, ke vespere de la 7-a de aprilo, kiam aviadilo, per kiu iraka ĉefministro Nuri al-Maliki veturis, flugos tra la irana aero, Irano rifuzis ĝin eniri en ĝian teritorian aeron. Sed Mohammad Ali Hosseini esprimis, ke la afero tute estas regula teknika problemo, sed neniom "nenormala", ĉar ĉiuj aviadiloj devas esti rajtigitaj kaj koncernaj formalaĵoj devas esti antaŭtempe traktitaj. Analizistoj opiniis, ke ĉi tiu afero ŝajne estas hazarda, sed ĝi intime rilatas al subtila ŝanĝiĝo de la rilatoj inter Usono, Irano kaj Irako.

Laŭ sekvantoj de Nuri al-Maliki, vespere de la 7-a de aprilo, kiam la aviadilo, per kiu Nuri al-Maliki kaj liaj sekvantoj veturis, ĵus eniris en la iranan teritorian aeron, pilotoj tuj ricevis la ordonon de la irana flanko pri forlaso el la irana teritoria aero. Pro tio, la aviadilo, per kiu Nuri al-Maliki, devas portempe flugi al Federacio de Arabaj Emirlandoj kaj restis en la flughaveno Dubai je pli ol 3 horoj. Sed antaŭ tio, irakaj gvidantoj multfoje vizitis Iranon kaj flugis tra Irano, neniam renkontis la similan problemon. La problemo montris la malkontenton de la irana flanko pro tio, ke en la irakaj internaj kaj eksteraj politikoj, la iraka registaro de Nuri al-Maliki submetiĝis al Usono.

Unue, la irana flanko opiniis, ke la registaro de Nuri al-Maliki "malforte protektis" irananojn en Irako. De la fino de la lasta jaro en Irako, okazis multaj aferoj, ke irananoj estis arestitaj de usona armeo aŭ forkaptitaj, precipe en januaro de la kuranta jaro, la usona armeo en Irako subite atakis iranan konsulejon en iraka Arbil kaj kaptis 5 irananojn. Ĝis nun la homoj ankoraŭ ne estis liberigataj. Cetere, laŭ irana diplomato, kiu estis liberigita lastatempe, li estis arestita de homoj vestitaj per uniformo de iraka armeo kaj tenantaj ateston de la iraka Ministerio pri Internaj Aferoj, en la karcero, li estis "malbone traktita" kaj pridemandita de specialaj servistoj de usona Centra Oficejo pri Informoj. Pro ĉi tiuj aferoj, senĉese pliiĝis malkontento de Irano pri la registaro de Nuri al-Maliki.

Due, la registaro de Nuri al-Maliki intime sekvis Usonon kaj fortigis batalon kontraŭ iraka ŝijaisma armita forto, elmetis "kriminalan akuzon al politikaj personoj, kiuj rilatas al armitoj" kaj la lancpinto montris sin rekte al ŝijaisma armita forto, gvidata de Muqtada al-Sadr, kaj ĝiaj subtenantoj. Kiel konate, Irano estis rigardata kiel la ĉefa subtenanto de la iraka ŝijaisma armita forto. Laŭ la irana flanko, la registaro de Nuri al-Maliki fariĝas sekvanto kaj plenumanto de la usona politiko pri batalo kontraŭ Irano. De la lastatempo, la rilatoj inter Usono kaj Irano estas intensaj, tial la malkontento de la irana flanko al la registaro de Nuri al-Maliki estas komprenebla.

Analizistoj montris, ke la regiona granda lando Irano havas gravan influon al la paco kaj stabileco de Irako, sed se Usono plue intervenos en la irakajn aferojn, la intensaj rilatoj inter Usono kaj Irano ne estos nuligitaj, kaj Irako malfacile evitos la stagnon inter Usono kaj Irano.