• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-12 09:43:37    
Iom pri reĝisoro Chen Daming kaj la filmo "Piedo For de Grundo" (foto)

cri
En la jaro 1988, li revenis al Pekino por partopreni en kunlabora reĝisorado de iu filmo, li vidis gigantan ŝanĝon en la ĉina socio, do li decidis reveni al sia patrolando por realigi sian sonĝon esti direktoro kaj reĝisoro. Li verkis scenaron kaj reĝisoris la filmon titolitan "Perfekta Virino". La filmo priparolas rakonton pri tio, ke iu malliberulo kun espero atendis edziĝi al sia amatino, tamen post 8-jara malliberado, lia amatino ŝanĝiĝis kaj ne plu estas antaŭa tenera kaj virta fraŭlino. La filmo kelkfoje estis dissendata en internaciaj filmaj festivaloj kaj gajnis laŭdon de profesiuloj. Tio ĝojigas Chen Daming. Li diris:

"Mi estas direktoro kaj mi plenumas mian scenaron, tamen estas malsama sento, kiam mi verkas scenaron kaj faras reĝisoradon. Kiam mi plenumas scenaron, mi estas sendependa kaj iam mi havas tre bonan senton. Kaj reĝisorado estas kolektiva kreado, tio estas alia intereso."

En la jaro 2006, Chen Daming kamerais la fimon "Piedo For de Grundo". La rakonto okazis en la antikva urbo Kaifeng, meza Ĉinio, kaj tie estas loko, kie Chen Daming deinfanaĝe vivis. En la loko iu opero Yu estas populara kaj la filmo priparolas rakonton, ke tri aktoroj de opero Yu senokupiĝintaj tutforte strebas al viv-elirejo.

La filmo estas prezentata per dialekto kaj estas humura. Kvankam ĝi havas malmultan investon, tamen estas bonvenigata post surscenejiĝo. Ĝi estas titolita de amaskomunikiloj kaj film-komentistoj kiel eminenta filmo kun malgranda produkto-kosto. Nun la filmo jam plurfoje surscenejiĝis en alilandaj filmaj festivaloj kaj ankaŭ estas elkondukata al aliaj landoj, kia Israelo. Chen Daming diris, ke la filmo enkorpigas lian komprenon al vivo kaj filmo. Li diris:

"Mi preferas humuran filmon, filmo kun moka formo plaĉas al mi. Same kiel vivo, malĝojo kun humura faktoro. Mi preferas tian senton. Laŭ mi, la filmo "Piedo For de Grundo" estas tia provo."

Akceptante intervjuon, Chen Daming ĉiam ridetas serene aŭ implicite. Ni bablis pri Holivudo, lia pasinta sperto kaj pri nuna stato kaj estonteco de la ĉina filma merkato.

Li diris, ke li jam lernis multe en efektiva laboro, inkluzive de dankemo, kunlaboro kaj ĝuo de ĝojo. Dank' al filmo, li realigis sian sonĝon. En la estonteco, li senĉanceliĝe persistos en kameraado kaj disvolvos pli brilan vivon.