• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-12 15:39:37    
Spektado de lanterna serio de Huangyuan en Qinghai

cri
En la gubernio Huangyuan de la provinco Qinghai, okcidenta Ĉinio, popularas tre karakteriza tradicia metiartaĵo – lanterna serio de Huangyuan, kiu havas la historion de pli ol 200 jaroj. La lanterna serio estas varia je la formo, brila je la koloro kaj riĉa je divers-temaj desegnaĵoj, kaj posedas altan aprecindecon. En la jaro 2005, la lanterna serio de Huangyuan estis sankciita kiel unu el la ne-materiaj kulturaj heredaĵoj protektataj de la ŝtato. Nun ni kune vojaĝu al la provinco Qinghai por spekti la lanternan serion de Huangyuan.

S-ro Jing Shi multjare sin okupas en esplorado pri la lanterna serio de Huangyuan. Li diris, ke la lanterna serio de Huangyuan havas longan historion, emerĝis en la meza periodo de la dinastio Qing, kaj jam ekzistas pli ol 200 jarojn. Komence, por altiri klientojn, diverslokaj komercistoj, kiuj alvenis ĉi tien por komercado, faris reklamajn ŝildojn por siaj vendejoj, en ŝildoj bruligis kandelojn, sekve la ŝildoj fariĝis aparte okulfrapaj. Poste la teknologio de tiuj ŝildoj fariĝis pli kaj pli delikata kaj matura, kaj la ŝildoj transformiĝis en lanternojn kun bazo, desegnaĵoj kaj variaj formoj, fine tiuj ŝildaj lanternoj evoluis kiel grandtipan lanternan serion trans-strate pendantan.

La trans-strate pendanta lanterna serio konsistas el multaj lanternoj, kaj ĉiu el ili estas sendependa artaĵo. Laŭ la teknologio de lanterna serio de Huangyuan, oni unue preparas la framan strukturon el du tipoj pendanta kaj staranta, kaj poste faras la lanternojn kun dekkelkaj formoj, kiaj la ume-flora, oblonga kaj ventumila, kaj gravuras tradiciajn desegnaĵojn de floro, herbo kaj homfiguro sur la lignaj kadroj. Farinte lanternajn kadrojn, oni kovras ilin per gaza ŝtofo, sur kiu pentras bildojn el popolaj rakontoj, moroj, legendoj kaj mitoj ŝatataj de la lokanoj. S-ro Shi Jing diris, ke kiam la vespera krepusko alvenis, sur stratoj de la urbo Huangyuan videblas vico kaj vico da lanternaj serioj luksaj kaj brilaj. Tiu moro daŭras ĝis nun. Okaze de la Lanterna Festo en la 15-a de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, oni kutime aranĝas lanternaran ekspozicion. Li diris:

"De la antikveco popularas la moro okazigi amuzadon kaj kultadon en la lanterna festo en la 15-a de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, kaj sur tiu bazo, la Huangyuan-anoj inventis la eksterordinaran artaĵon de la lanterna serio. En la vespero de tiu tago, centoj da lanternoj povas lumigi la straton kiel en la tago."

La 4-a de marto de la jaro 2007 estis la Lanterna Festo laŭ la ĉina luna kalendaro, kaj tiutage inaŭguriĝis la l-a Festivalo de Lanterna Serio de Huangyuan sur placo de la urbo Xining de la provinco Qianghai. Vespere, pli ol 4 cent lanternoj kun brilaj radioj ravis en- kaj ekster-landajn turistojn.