• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-13 17:31:24    
Perspektivo de intertraktado inter Sirio kaj Israelo ankoraǔ ne estas klara

cri

La 12-an de aprilo en la kunveno de la israela parlamento, uson-devena siria komercisto Ibrahim Suleiman kaj eksa ĝenerala direktoro de la israela Ministerio de Eksteraj Aferoj Alon Liel konigis al la membroj de la Komitato de Eksteraj Aferoj kaj Nacidefendo pri siaj sekretaj interparoloj en la lastaj jaroj por restartigi pacan intertraktadon inter Sirio kaj Israelo. En la gazetara konferenco okazinta post la kunveno, Ibrahim Suleiman optimisme esprimis, "Se la duflankaj gvidantoj volus, oni atingus la pacan interkonsenton inter Sirio kaj Israelo en 6 monatoj." Tamen juĝate laǔ la malvarma reago de koncernaj flankoj, la perspektivo de intertraktado inter Sirio kaj Israelo ankoraǔ ne estas klara.

Frue en januaro de la kuranta jaro, iuj amaskomunikiloj jam raportis pri la sekretaj interparoloj inter Ibrahim Suleiman kaj Alon Liel. Laǔ la raportoj, en la lastaj du jaroj, subtenate de Svislando kaj Turkio, la du personoj faris sume 8 neoficialajn interparolojn. En la 12-a de aprilo, farante parolon en la kunveno de la israela parlamento, ili pluapaŝe malkaŝis, ke dum la interparoloj ili atingis kelkajn komunajn konojn pri la vojo por realigi pacon inter Sirio kaj Israelo. La kerna enhavo estas tio, ke Israelo redonu al Sirio Golan-altaĵon okupatan de Israelo ekde 1967, faru ĝin Paca Parko kaj israelaj civitanoj povu ĝin viziti sen vizo; la ĉefa akvofonto de la lago Galilee estus regata daǔre de Israelo; kaj samtempe Sirio ne plu subtenu ekstremajn armitajn fortojn. Ili ankaǔ esprimis, ke Sirio havas grandan interesiĝon pri restartigo de paca intertraktado kun Israelo. Ibrahim Suleiman ankaǔ apelaciis, ke Israelo donu pozitivan reagon al la propono de Sirio pri paca intertraktado, kaj esprimis sian esperon, ke la neoficiala interparolo fariĝu oficiala kontakto inter la registaroj de Sirio kaj Israelo.

Analizistoj opinias, ke la neoficialaj interparoloj inter Ibrahim Suleiman kaj Alon Liel iagrade havas pozitivan signifon. Post la finiĝo de la kunveno, partaj parlamentanoj donis sian aprobon al ilia konigo pri la interparoloj al la registaroj de Sirio kaj Israelo. Iuj parlamentanoj eĉ opinias, ke oni povas daǔre utiligi tiun ĉi kanalon de Ibrahim Suleiman por transdoni vidpunktojn de Israelo al la siria flanko.

Tamen analizistoj samtempe montris, ke estas ne tiom facile realigi tion, kion Ibrahim Suleiman diris, ke "la neoficiala interparolo fariĝu oficiala kontakto inter la registaroj de Sirio kaj Israelo", ĉar la sekretaj interparoloj inter Ibrahim Suleiman kaj Alon Liel ne estis oficiale aprobitaj de la registaroj de Sirio kaj Israelo. Fakte, kiam aperis la raportoj pri la sekretaj interparoloj en januaro de la kuranta jaro, ambaǔ registaroj de Sirio kaj Israelo unue neis, kaj poste respektive esprimis, ke la paroloj de Ibrahim Suleiman kaj Alon Liel ne reprezentas la registaron.