• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-17 16:29:28    
Por Prosperigo de Pekina Opero (foto)

cri

En Ĉinio Pekina Opero estas titolita kiel "ŝtata opero" kaj Ĉina Nacia Kompanio de Pekina Opero reprezentas plej altan prezentadan nivelon de ĉina arto de Pekina Opero. Estro de la kompanio Wu Jiang pluajare sin dediĉas al prosperigo kaj disvolviĝo de la tradicia opero kaj vekas ĝian novan aktivecon en la nuna socio kun diverseca kulturo. Nun ni konigos al vi Wu Jiang estron de Ĉina Nacia Kompanio de Pekina Opero.

"Karaj retlegantoj, nun aŭdiĝas peco de prezentado de Ĉina Nacia Kompanio de Pekina Opero. Kun historio de pli ol 200 jaroj Pekina Opero originis de antikvaj lokaj operoj. Dum sia formiĝa kaj disvolviĝa procezo, Pekina Opero senĉese sorbis esencon de aliaj artoj kaj fariĝis opero kun plej granda influo el ĉinaj operoj. Povas esti dirite, ke Pekina Opero estas vera kvintesenco de la ĉina tradicia kulturo. De la 20-aj ĝis la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, Mei Lanfang, majstro de la ĉina Pekina Opero, plurfoje veturis al eksa Sovetio, Usono, Japanio kaj multaj eŭropaj landoj por fari prezentadon kaj tiel la Pekina Opero furoris tra la tuta mondo. Ĉina opera arto kun Mei Lanfang kiel reprezentanto, dramaj artoj de rusa Constantin Stanislavsky kaj germana Bertolt Brecht estas titolitaj kiel "mondaj tri dramo-prezentadaj sistemoj."

Epoko de Mei Lanfang estas prospera periodo de Pekina Opero. En diversaj lokoj de Ĉinio, troviĝis sennombraj fanoj pri Pekina Opero. Wu Jiang, kiu naskiĝis en la jaro 1949, trafis la epokon. Li eklernis Pekinan Operon 8-jara. Wu Jiang rememoris:

"Mia onklo estas fakulo esploranta ĉinajn klasikajn operon kaj literaturon. Li diris, ke li tutvive okupiĝas pri esploro de opero, tamen ne scipovas praktiki. Lasi al Wu Jiang lerni operon por ke estontece ni kune esploru. Mi komprenas praktikon kaj li komprenas teorion. Tial en la jaro 1958, mi pasigis ekzamenon de Pekina Lernejo de Opero kaj eklernis tie."

Wu Jiang lernis en la lernejo je 9 jaroj kaj debutis post diplomiĝo, tamen li malfeliĉe vundis la piedojn kaj ne plu povis fari prezentadon sur scenejo. Post tio, li eklernis en fako de la Ĉinlingvo en Pekina Universitato, ĉina fama alta lernejo kaj en la universitato li firmigis kapablon de literatura verkado. Post diplomiĝo li okupiĝis pri direktado de scenaro kaj teoria esploro en Ĉina Nacia Kompanio de Pekina Opero. Poste li servis kiel vic-estro de Pekina Lernejo de Opero kaj vic-estro de pekina Kultura Buroo. En la jaro 2000, li estis nomumita kiel estro de Ĉina Nacia Kompanio de Pekina Opero.