• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-18 17:33:51    
Internacia socio atentas pri problemo de irakaj rifuĝintoj

cri

La 17-an de aprilo en Ĝenevo, la Agentejo pri Rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj okazigis internacian konferencon por diskuti pri la problemo de irakaj rifuĝintoj. Ministroj kaj aliaj oficistoj de pli ol 60 landoj ĉeestis al la konferenco.

La iraka milito lanĉita de Usono kaj Britio ne nur ne alportis al Irako demokration kaj riĉigon, sed ankaǔ aperigis en Irako seriozan humanisman krizon. La iraka popolo estas la plej granda viktimo de la milito. Altaranga komisionano de la Agentejo pri Rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj s-ro Antonio Guterres diris en la inaǔguro de la konferenco:

"Hodiaǔ, per raportado de amaskomunikiloj, la iraka milito probable fariĝis la plej rimarkinda konflikto en la mondo. Kompare kun tio, oni tamen scias tro malmulte pri la humanisma krizo en Irako. La tragedio de senhejmaj irakanoj ĉiam estas ekster la vido de la ekstera mondo."

Tiuj ĉi vortoj de Antonio Guterres fakte trafis la celon de ĉi-foja konferenco, t.e., ke la tuta socio atentu pri la situacio de irakaj rifuĝintoj kaj serĉu rimedojn por solvi la problemon. Fakte la humanisma situacio en Irako jam estas tre rigora. Laǔ statistiko, ekde la jaro 2003, kiam eksplodis la iraka milito, preskaǔ 2 milionoj da irakanoj forfuĝis al eksterlandoj kaj fariĝis rifuĝintoj. De februaro de la pasinta jaro pli kaj pli serioziĝas la konfliktoj inter diversaj religiaj sektoj en Irako kaj malpliboniĝas la sekureca situacio. En la pasinta jaro la nombro de novaj rifuĝintoj atingis 800 mil. Nun la irakaj rifuĝintoj svarmas al eksterlandoj kun la meznombra skalo de 50 mil personoj ĉiumonate. Ankaǔ la nombro de senhejmaj homoj en Irako atingis 2 milionojn.

Por tiuj milionaj rifuĝintoj Sirio, Jordanio, Irano kaj aliaj najbaraj landoj de Irako malfermas sian pordon, precipe menciindaj estas Sirio kaj Jordanio, kiuj akceptis plej multajn irakajn rifuĝintojn. Pri tio Antonio Guterres donis altan takson. Li diris:

"Sirio kaj Jordanio, la du najbaraj landoj de Irako, sen financa subtenado de la ekstera mondo, liveris sekurecan garantion kaj bazan humanisman subtenadon al irakaj rifuĝintoj. Ĉi tie mi volas doni al ili sinceran laǔdon pro ilia malavareco."

Antonio Guterres diris ankaǔ, ke nun la internacia socio devas kone trakti la problemon pri irakaj rifuĝintoj kaj doni helpojn al Sirio, Jordanio kaj aliaj ĉefaj akceptantoj de irakaj rifuĝintoj.

La publiko rimarkis, ke la penetriĝo de irakaj rifuĝintoj alportis grandegajn ŝarĝon kaj malfacilon al la ekonomio, socia vivo, fundamentaj instalaĵoj kaj socia stabileco de la akceptantaj landoj. Tial, lastatempe la periferiaj landoj de Irako plifortigis kontroladon ĉe landlimaj regionoj. Pro tio Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, faris videan parolon en la inaǔguro de la konferenco kaj esprimis sian sintenon:

"Mi esperas, ke ĉi-foja konferenco alportu pli da protektado kaj subtenado al irakaj rifuĝintoj kaj la najbaraj landoj de Irako tenu malfermecon de la landlimo kaj ne faru devigan returnigon al rifuĝintoj."