• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-18 18:58:35    
Post Ido kaj iĉo furoras naismo(dua)

cri

La relativa stabileco de Esperanto estis establita en 1908 je la kosto de dekono el la esperantistaro, foririnta al Ido. Inter la foririntoj estis neproporcie granda parto de la gvidantoj, dum la ordinaraj esperantistoj ĝenerale ne estis kaptitaj de la reformismaj ideoj.

Oni povas havi la impreson, ke novaj reformismaj ideoj dum la lastaj jaroj aperas pli ofte ol antaŭe, sed same bone povas temi pri tio, ke ajnaj ideoj nuntempe pro la reto pli facile kaj rapide iĝas vaste konataj.

- Estas tre malfacile kompari la nunon kun la pasinteco; oni bezonas kelkajn jardekojn da perspektivo. Sed se mi tamen provas, ŝajnas al mi ke la kvocienta manipulantoj/uzantoj lastatempe kreskas. Kaj multaj esperantistoj same kiel neesperantistoj rigardas Esperanton ne kiel vivantan lingvon, sed kiel proponon al la mondo, kiun la mondo bedaŭrinde ĝis nun rifuzis. Do, pensas tiuj esperantistoj, necesas pli sukeri la proponon, komentas Sten Johansson.

Jouko Lindstedt konstatas, ke en Esperanto efektive troviĝas detaloj, kiuj estas klare mankohavaj, neregulaj, kaj ankaŭ sekse neegalecaj.

- Sed ĝustigi tiujn estus socie tro malstabilige - unue oni devus interkonsenti pri la ĝusta maniero fliki tiujn truojn, kaj poste oni devus elteni la rezultan malkontinuecon de la lingvo. La tria kosto povus esti strategia: se oni komencus reformi Esperanton, ne plu eblus diri, ke aliaj planlingvoj sen parolkomunumo tute ne estas kredindaj alternativoj. Pro ĉiuj ĉi sociaj kostoj oni devas toleri neperfektaĵojn, eĉ se ili reale estas neregulaĵoj, nelogikaĵoj, seksismaj. Ekzemple jam Zamenhof mem skizis proksimume "riisman" sistemon, sed forlasis ĝin pro ĝia "nekutimeco": nuntempe ĝi impresus por ni multe pli normale, sed estas tro malfrue: ni devas akcepti la socian fakton de Esperanto.

En la praktiko la plej granda parto de la esperantistoj efektive akceptas la socian fakton kaj uzas la lingvon tia, kia ĝi estas. Iuj klarigas la stabilecon de la lingvo per la relativa grandeco, konservativeco kaj geografia diseco de la lingvokomunumo, aliaj per la relative malgranda rolo de la Akademio, kune kun la netuŝebla Fundamento, aŭ per la daŭra efiko de la Ido-krizo. Sed kiu do estas la ĝusta klarigo, ni demandis al Jouko Lindstedt.

- Mi ne scias! Estas enigmo esplorinda. Cetere, la rolo de la Akademio estas malgrava precize ĉar la lingvokomunumo tamen estas sufiĉe konservativa - post la fifama ata/ita mankis grandaj gramatikaj bataloj. Ankaŭ fajrobrigado ŝajnas malgrava, kiam neniuj domoj brulas. Sed mi ne povas klarigi, kial ili ne ekbrulas! Bone tiel.