• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-18 19:16:52    
Ĉinio persistos en plivastigo de enlanda postulo

cri
En la lastaj jaroj, kompare kun investo, relativa manko de konsumo estas la grava problemo, kiu bremsas sanan evoluadon de la ĉina ekonomio. En la raporto pri registaraj laboroj, ĉina ĉefministro Wen Jiabao elmetis, ke oni devas persisti en plivastigo de enlanda postulo, alpreni multajn rimedojn, klopodi por pliigi enspezon de urbaj kaj urbetaj loĝantoj, precipe fortigi kamparan komercan cirkuladon kaj konstruadon de merkata sistemo kaj plibonigi kamparajn konsuman kondiĉon kaj medion. Laŭ konigo, en 2005 la ĉina Ministerio pri Komerco jam funkciigis merkatan programon de "dekmil vilaĝoj", kiu celas plivastigi kamparan konsumadon, espereble elbakos preskaŭ 250 mil kamparajn butikojn, en 75% de ĉinaj gubernioj, por ke kamparanoj aĉetu bonkvalitajn produktojn kaj ĝuu oportunan servadon ĉe homoj.

Estro de ekonomika instituto sub Pekina Universitato sinjoro Liu Wei opiniis, ke la registaro fortigos elspezon en la flankoj de socia garantio kaj savo, por ke loĝantoj kun malgranda enspezo povu ĝui bonaĵon el ekonomia evoluado kaj altigi vivnivelon kune kun homoj kun granda enspezo.

"Rapide pliiĝas enspezo de homoj kun granda enspezo, tio signifas, ke bonaĵoj el kreskado de nacia ekonomio pli multe estis kolektita de la homoj kun granda enspezo. Kvankam ilia konsuma skalo estas granda, tamen ilia enspeza skalo estas pli granda, tial la okupo de konsumo en ilia enspezo estas tre malalta. Tial, bonaĵo el ekonomia kreskado ne povas sampaŝe esti ŝanĝita al sufiĉa konsumo."

Pro la tro granda komerca favora saldo, la malekvilibro de internacia spezo estas la alia problemo antaŭ Ĉinio. Pro tio, ofte okazis komerca konflikto inter Ĉinio kaj ĉefaj komercaj partneroj, ankaŭ la ĉina centra banko devas investi amason da juanoj por fremdvaluta interezo, akirita de entreprenoj, tio kaŭzis tro grandan cirkuladon en la merkato de renminbi. Estro de la ĉina centra banko, Ĉina Popola Banko, sinjoro Zhou Xiaochuan diris, ke Ĉinio rigardas reguligon de ekonomia strukturo kiel la plej gravan rimedon por reguligi malekvilibron de internacia spezo.

"La plej efika metodo de reguligo de internacia spezo estas realigo de politiko pri ekonomi-struktura reguligo. Unue estas plivastigi enlandan postulon. Cetere, struktura reguligo ankaŭ inkluzivas plivastigon de importo. Cetere, struktura reguligo inkluzivas ankaŭ subteni ĉinajn entreprenojn fari investon aŭ establi fabrikojn eksterlande."

Laŭ antaŭkalkulo de esplora buroo sub la ĉina centra banko, en la kuranta jaro, iom falos kreska rapideco de ĉina eksporto, sed la ĉina eksporto ankoraŭ tenos relative rapidan kreskadon, la eksporta strukturo estos plibonigita. Laŭ la raporto pri antaŭkalkulo, en la kuranta jaro, kvankam falos la kreska rapideco de la monda ekonomio, tamen la fala mezuro ne estos granda, ĉinaj ĉefaj komercaj partneroj ankoraŭ tenos relative rapidan ekonomian kreskadon, tio utilos al kreskado de ĉina eksporto. Pro reguligo kaj plibonigo de ĉina industria strukturo, altiĝas tenika nivelo de eksportitaj produktoj, tio utilos al pliigo de eksporta konkurenca forto kaj la eksporta strukturo estos pluapaŝe perfektigita.