• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-19 07:17:44    
"Mi Estas Junulo" kaj Ĝia Aŭtorotoro

CRI
"Vi estas adoleska en la dom'.

"Ha ha, mi restas do tre juna hom'!"

Kara retleganto, jen la 1-a strofo de poemo titolita "Mi Estas Junulo", pri kiu la aŭtoro mem diris, "Post publikiĝo de la versaĵo 'Mi Estas Junulo', iu el miaj amikoj recenze asertis, ke la antaŭaj strofoj estas ja sufiĉe bonaj, tre tre profundaj kaj sence kaj tone, sed la lastaj ne, ĉar la 'tono' estas tro 'alta'. Tamen en mia sento tute malas, pro tio ke mi mem preferas leviĝon de la tono por ekscito kaj inspiro – Kiel tiu amiko povus scii, ke se mi ne havus tian iomon da 'alta tono', nek tian iometon da memfido, mi neniel povis atingi la hodiaŭon, tiom malpli elcerbigi eĉ duonon de tia poemo, kiom ne tre bona ĝi estu! Efektive, ni perdis tro multe. Ol mi pli junaj amikoj, nur kiuj estu aĝantaj pli ol 20 jarojn, perdis almenaŭ kelkdek monatojn, dum mi mem, minimume pli ol 10 jarojn. Sed mi firme konvinkiĝas, ke la patrolando, la nacio, perdis pli multe ol ĉiu el ni. Oni certe povas vidi tion, se oni ne grandigus sin tiom kiom de la kosmo. Rememorante nian privatan perdon, ni devas, antaŭ ĉio, pensi pri la patrolando kaj nacio. Fakte kiam plago trafas la patrolandon, ĝi trafas ankaŭ nin; kiam la tagoj de la patrolando pli boniĝas, ankaŭ niaj tagoj pli boniĝas – nia sorto ligiĝas ĉiam kun epoko. Tial mi ĉiam metas min en la mezon de la epoko kaj aparte trezorigas la bonan epokon kiu finfine alvenis kun malfacilo." (Februare de 1983).

Kara retleganto, kiu diris la suprajn vortojn? Yang Mu, naskita en la gubernio Quxian de la provinco Sichuan, 1944. Ekde la jaro 1964, longan tempon li laboradis en la nordokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Liaj ĉelandolimaj poemoj vekis atenton de ĉinaj kaj alilandaj legantoj. Eldoniĝis lia poemaro "Verda Stelo". En 1980 li gajnis premion per la menciita poemo "Mi Estas Junulo" kies 2-a strofo jenas:

Mi junas tre, ho dio mia!

Mi dankas vin pro forno tia,

ke mi l' junecon forĝu kaj sigelu;

mi dankas vin pro hermeta fridujo,

ke la animo mia ĉiam freŝe gelu.

Ho dankon, ke vi montbruligan cindron donas,

mi povas en profundan rojon la embrion meti!

Ho dankon, ke mi en feliĉo dronas

povante trans riveron de jaroj impeti!

Jen kial mi ja ĉiam junas – kiam miaj versoj

antaŭ legantoj aperas subite,

ili ŝajnas jahurto de kazaĥaj paŝtistoj pasiaj

tenantaj ĝin en sak' ŝafleda ekscitite.

Ho, mi junulo estas!

Kara retleganto, antaŭ sia poemo Yang Mu preface diris, "La aŭtoro sin prezentu: Li naskiĝis en 1944, aĝas nun 36 jarojn kaj apartenas al la simioj*. Pro longa loĝado en dezerto, la frunto jam havas 3 longajn sulkojn kaj 2 mallongajn faltojn; pro sanga brulo en la kapo, kalvo okupas jam 25%."

*Simio: Unu el la 12 simboloj de la jaroj: muso, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo (kapro), simio, koko, hundo kaj porko – de longe vi jam scias, ĉu ne?