• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-20 07:05:25    
Apartan Objekton Ne Kaŝu

CRI

Li revenis el Sidnejo. Dume la temo de nia konversacio turniĝis al lia edzino, kiu forpasis antaǔ nelonge. Li diris al mi, ke farante ordadon kaj aranĝadon al objektoj postlasitaj de sia edzino, li vidis silkan koltukon, kiun li aĉetis por ŝi en fama magazeno de Nov-Jorko, post kiam ili turisme flugis al Usono. Li asertis, ke tiu koltuko estas tre delikata kaj ĉarma, kompreneble multakosta; la etiketo restas sur ĝi. Lia edzino tre domaĝis la tukon, decidante ĝin porti en eksterordinara tago. Li paǔzis. Pasis sufiĉe longa tempo, en kiu ankaǔ mi nenion diris. Fine li aldonis, aǔ konkludis: "Ne konservu plu ion bonan por aparta tago! Fakte ĉiu tago de la vivo estas iasence ne ordinara."

Poste, kiam liaj lastaj vortoj revenis al mi en la memoron, mi prompte flanken lasis ĉemanan aferon, prenis romanon, ŝaltis muzikan aparaton kaj ekkuŝis en sofo – mi firme tenu la propran tempon. Aǔ, alikaze, rememorinte lian konkludon, mi ekstaris antaǔ ĝisplanka fenestro por apreci pejzaĝon de rivero, tute egale, ĉu estas polvo sur la fenestra vitro; aǔ tiel, ke mi tiris la edzinon al restoracio, tute ignorante manĝaĵon en la hejma kuirejo.

La vivo ja devas esti ne tia, ke ni pasive kaj monotone pasigu la tagojn, sed tia, ke ni alte taksu nian sperton.

Foje mi ĝuis la vortojn de mia iama kunlernanto, kune kun iu sinjorino. Poste, revidinte min, ŝi ĝoje sciigis al mi, ke nuntempe ŝi jam ne estas kia antaǔe. Ekzemple, ŝi jam ne kaŝas plu belan porcelanaĵon en vinŝranko. Pasintece ŝi ĉiam opiniis, ke tiel valora porcelanaĵo devas laǔdece esti uzata en eksterordinara tago; poste same ne, kvankam ŝi jam konstatis, ke tia tago neniam aperis. Nun "estonteco" kaj "fine en iu tago" jam ne ekzistas en ŝia vortaro. Ŝi volas tuj aǔdi kaj vidi, se io meritas tion kaj povas ŝin ĝojigi.

Ni ofte pensas kolektiĝi kun malnovaj amikoj, sed ni ĉiam diras, ke ni atendu bonan ŝancon.

Ni ĉiam pretas brakumi nian elkreskintan fil(in)on, tamen ni deziras alvenon de okazo.

Ni konstante intencas skribi leteron al la alia duono, por esprimi fortan amon kaj sentigi, ke ni tre adoras lin (ŝin), sed ni prokrastas la aferon dirante al ni mem, "Ne hastu!"

Fakte, en ĉiu mateno, malferminte la okulojn post vekiĝo, ni devas diri al ni mem, ke hodiaǔ estas eksterordinara tago.

Tiom valoras, efektive, ĉiu tago, eĉ ĉiu minuto.

Oni diras, "Vi devas laǔplaĉe danci, kvazaǔ neniu rigardus vin."

Vi devas laǔeble ami, kvazaǔ neniam povante esti damaĝata.

Ankaǔ mi laǔplaĉe dancu kaj laǔeble amu!